Linalila acetato
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Linalila acetato aŭ acetato de linalilo estas nature okazanta fitokemiaĵo abunde trovata en multaj floroj kaj spicoplantoj. Ĝi estas unu el la ĉefaj komponaĵoj de la esencoleoj trovataj en la bergamoto kaj lavendo. Linalia acetato estas senkolora florodora kemiaĵo nesolvebla en akvo kaj solvebla en etanolo kaj nepolaraj kemiaj solvantoj. Ĝi uzatas kiel odoraldonaĵo en nutraĵoj, parfumoj, personuzaj produktoj kaj olebazaj farboj.
Kemie, ĝi klasiĝas kiel acetata estero de la linalolo kaj ĝenerale ambaŭ estiĝas kunaj. Sinteza linalila acetato kelkfoje uzatas kiel fuŝmiksaĵo en la esencaj oleoj por igi lin pli komerceblaj. Ekzemple, ĝi povas aldoniĝi al lavendoleo kiu tiam vendiĝas pli multe ol la lavendoleo ĝustadire.
Karakterizaĵoj
La komponaĵo gustumas simile al agrabla odoro de frukto rememorigante la bergamotoleon kies gusto estas iom dolĉamara. Ĝi estas trovata en la Mentha citrata kaj ĝi estas iomete toksa al homoj, toksa al fiŝoj kaj ekstreme toksa al kelkaj planktonaj krustacoj tiaj kiaj la daphnia.
Linalila acetata estas komerce disponebla kaj uzatas en parfumindustrio. Ĉar la sintezo de ĉi-estero ekde la krudmaterialoj aŭ ĝia preparado ekde esencoleoj larĝaskale dependas je importado, rezultante do en pli altkostaj esteroj el ĉi-komponaĵoj, estus dezirinde provizi ilian preparadon per ekonomiaj procezoj kun alta rendimento kaj ekde facile disponeblaj internaj krudmaterialoj. Pro tio, oni decidis prepari tiajn esterojn per simpla kaj malaltkosta metodo ekde la terpenaj alkoholoj kaj respektivaj alifataj acidoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de acetata acido kaj linalila alkoholo:
Sintezo 2
- Preparado per traktado de acetata anhidrido kaj linalila alkoholo:
Sintezo 3
- Preparado per traktado de linalila klorido kaj acetata acido:
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria acetato kaj linalila klorido:
Sintezo 5
- Preparado per transesterigo inter etila acetato kaj linalila formiato:
|
etila acetato+linalila formiatolinalila acetato+etila formiato |
Sintezo 6
- Preparado per acida transigo inter linalila formiato kaj acetata acido:
|
linalila formiato+acetata acidolinalila acetato+formiata acido |
Sintezo 7
- Preparado per alkohola transigo inter etila acetato kaj linalila alkoholo:
Sintezo 8
- Se oni uzas la etenonon kun la linalolo oni estigas la saman rezulton:
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la linalila acetato:
Reakcio 2
- Sapigo de la linalila acetato:
Reakcio 3
- Preparado per acida transigo inter linalila formiato kaj acetata acido:
|
linalila formiato+acetata acidolinalila acetato+formiata acido |
Reakcio 4
- Preparado per alkohola transigo inter linalila acetato kaj etanolo:
Reakcio 5
- Reduktigo de la linalila acetato:
Reakcio 6
- Reakcio kun amoniako:
Reakcio 7
- Reakcio kun klorida acido:
Proprecoj
Kelkaj proprecoj de la linalila acetato estas:
- Ĝi estas antisepsa al la urinvojoj, batalante kaj traktante kistitojn.
- Ĝi estas antisepsa kaj cikatriganto al haŭtmalsanoj, tiaj kiaj akneoj, vundoj, brulvundoj kaj alergioj.
- Ĝi aktivas kiel trankviligilo kaj kontraŭdeprimeco, batalante kaj traktante angoron, streĉon, anksiecon kaj nedormemon.
- Ĝi traktas la febron.
- Ĝi helpas pri kontrolado de haŭtoleeco kaj konsekvence la apero de akneoj.
- Ĝi estas bona insekto-forigilo.
- Ĝi uzatas en la traktado de vermo-demandoj.
Literaturo
- Chemical Book
- Chemicalland21
- Chest of Books
- Science DirectŜablono:404
- Oils and Plants
- Robert Tisserand
- Process for making terpene esters
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Lavandulila acetato