Α-terpinila acetato
Ŝablono:Minusklo Ŝablono:Tabela informkesto
α-terpinila acetato estas estero rezultanta el reakcio inter la acetata acido kaj la alkoholo α-terpineolo. Ĝi estas nature trovata en Pinus sylvestris, Melaleuca leucadendra aŭ kaĵeputa oleo, Kardamomoleo kaj en aliaj volatilaj oleoj. Ĝi aperas kiel likvaĵo kaj agrable odoras je citrono aŭ lavendo. Sulfata acido estas uzata kiel katalizagento kiam acetata acido aldoniĝas por estigi la finan produkton. Pro la beneficoj pri la stabilaj proprecoj kaj malfacileco je kolorŝanĝo, α-Terpinila acetato estas vaste uzata kiel milde aroma produkto, kies enhavo atingas 30%.
Proprecoj
Pura α-terpinila acetato estas senkolora likvaĵo kun freŝa odoro je bergamoto aŭ lavendo. La produkto komerce disponebla konsistas ĉefe je α-terpinila acetato, sed ankaŭ enhavas vastan gamon da aliaj izomeraj kombinaĵoj tiaj kiaj β- kaj γ-terpinila acetato. Ĝi estas preparata per acetiligo de miksaĵo da terpineolo produktita el la "terpina hidrato" meze de fosfata acido. α-terpinila acetato posedas proprecojn anti-infekciajn, anti-inflamajn, anti-mikrobajn, antisepsajn, insekticidajn, krom aliajn. Ĝi estas uzata en parfumoj kaj gustigagentoj.
Reakcioj
Reakcio 1
- Preparado de α-terpinila acetato per traktado de acetata anhidrido kun α-terpineolo:
Reakcio 2
- Preparado de α-terpinila acetato per hidratigo de la α-pineno sekvata per reakcio kun acetata anhidrido:
|
2 |
Kunrilataj kemiaĵoj
-
ß-terpinila acetato -
γ-terpinila acetato -
δ-terpinila acetato
Literaturo