Fenetila formiato
Fenetila formiato aŭ C9H10O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj fenetila alkoholo, senkolora likvaĵo kun odoro je rozo kaj dolĉamara gusto, uzata kiel odorigagento kaj gustigagento en la fabrikado de parfumoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer en ĉeesto de sulfata acido kiel katalizilo. Fenetila formiato estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj en la plejmulto el la organikaj solvantoj.
Fenetila formiato reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe alta por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de formiata acido kaj fenetila alkoholo:
Sintezo 2
- Preparado per traktado de formiata anhidrido kaj fenetila alkoholo:
Sintezo 3
- Preparado per traktado de fenetila klorido kaj formiata acido:
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria formiato kaj fenetila klorido:
Sintezo 5
- Reakcio de transesterigo inter fenetila acetato kaj metila formiato:
Sintezo 6
- Per transigo de la fenetila radikalo inter fenetila benzoato kaj formiata acido:
|
fenetila benzoato+formiata acidofenetila formiato+benzoata acido |
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la fenetila formiato:
Reakcio 2
- Sapigo de la fenetila formiato:
|
fenetila formiato+natria hidroksidofenetila alkoholo+natria formiato |
Reakcio 3
- Reduktigo de la fenetila formiato:
Reakcio 4
- Per transesteriga reakcio inter fenetila formiato kaj anizila cinamato:
Reakcio 5
- Reakcio kun klorida acido:
Literaturo
- The Good Scents Company
- Human Metabolome Database
- Encyclopedia of Food and Color Additives
- Fenaroli's Handbook of Flavor Ingredients
- Compendium of Food Additive Specifications
- Chemicals Used in Food Processing
- Perfurmers World