Kloroformo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Kloroformo
Plata kemia strukturo de la Kloroformo
Tridimensia strukturo de la Kloroformo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trikloro-metano
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 67-66-3
ChemSpider kodo 5977
PubChem-kodo 6212
Merck Index 14,2141
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora travidebla likvaĵo
Molmaso 119.37 g·mol−1
Denseco
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo ne brulema
Memsparka temperaturo ne brulema
Acideco (pKa) 15.7
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1250 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R20 R22 R36 R38 R40 R41 R45 R46 R63 R66 R67
Sekureco S9 S16 S23 S25 S26 S36 S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:DanĝerosimbolojŜablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Averto
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Kloroformo (sistema nomo triklormetano) laŭ PIV estas "senkolora likvaĵo, uzata por anestezo"; ĝi havas la kemian formulon CHCl3[1].

Historio

la efiko de kloroformo al la angla ginekologo James Young Simpson kaj amikoj

Dosiero:The Discovery of chloroform (1913).webm Kloroformo dum la jaro 1831 sendepende unu de la alia unuafoje produktiĝis de la kemiistoj Justus von Liebig en la universitato de Gießen (Germanio) kaj Eugène Soubeiran (1797-1859) en Francio. Post kiam la narkotiga efiko de la substanco jam estis trovata de la franca fiziologo Marie-Jean-Pierre Flourens (1794-1867) kaj la angla ginekologo James Young Simpson (1811-1870), estis la merito de James Simpson dum la sekva jaro enkonduki kloroformon kiel anestezilo en la kuracistan praktikan aplikon, kaj sekve forpreni de sennombraj patientoj operaciajn dolorojn. Pro la tiutempaj operaciaj teknikoj la uzo de la anestezilo havis grandan signifon por la kirurgia praktikado entute. Interalie la pacientoj jam longe antaŭ la operacioj timis la antaŭvideblajkn dolorojn kaj ofte jam venis timidaj kaj malfortigitaj al la operacio, antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis. En la operaciejo ili estis laŭ por ĉiu operacio aparte difinitaj metodoj fiksigitaj, por ne kaŭzi danĝerajn movojn pro doloroj dum la operacia procezo. Dum la operacio pro la fortaj doloroj la plej grava merito de la kirurgo estis labori rapide, sed pro la troa hasto ofte suferis ekzakteco kaj higieno. Pro la ekapliko de kloroformo ne nur la plej fortaj kaj komplikaj operacioj povis esti plenumaraj sendolore, sed entute eblis labori multe pli zorgeme, ekzakteme kaj higiene.

Produktado

Industrie produktita kloroformo ekestas pro varmegigo de kloro kun metano aŭ kun klormetano ĝis temperaturo de 400–Ŝablono:GdC. Ĉe tiu alta temperaturo en pluraj paŝoj de radikala substituigo ekestas kvarklormetano ("tetraklormetano"):

CH4+Cl2CH3Cl+HCl
CH3Cl+Cl2CH2Cl2+HCl
CH2Cl2+Cl2CHCl3+HCl
CHCl3+Cl2CCl4+HCl

En tiu poceso metano kun kloro sub kreo de klorkarbono unue iĝas klormetano, poste duklormetano, tiam triklormetano kaj fine kvarklormetano. La rezulto do estas miksaĵo de la kvar specoj de klormetanoj, kiuj per distilo povas esti disdividitaj.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Kloroformo estas ĉefe uzata en la produktado de Fluorokarbono 22 (aŭ klorodufluorometano) per reakcio kun HF:[2]

𝖢𝖧𝖢𝗅𝟥+𝟤𝖧𝖥𝖢𝖧𝖥𝟤𝖢𝗅+𝟤𝖧𝖢𝗅

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj

  1. Rossberg, M. et al. "Chlorinated Hydrocarbons" in Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry, 2006, Wiley-VCH, Weinheim.
  2. Methane and its Derivatives