Amonia nitrito

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Amonia nitrito
Amonia nitrito
Kemia strukturo de la amonia nitrito
Amonia nitrito
Kemia strukturo de la amonia nitrito
CAS-numero-kodo 13446-48-5
ChemSpider kodo 24223
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflavaj kristaloj,
kiu malrapide malkomponiĝas en
nitrogenon kaj akvon.
Molmaso 64.06 g mol−1
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Amonia nitritoNH4NO2 estas neorganika salo rezultanta el reakcio inter la nitrita acido kaj amonia hidroksido. Ĝi trovatas kiel palflava kristaloj, kiu malkomponiĝas kiam varmigita al Ŝablono:GdCŜablono:GdC estigante nitrogenon kaj akvon. Ĝi malkomponiĝas pli rapide kiam miksita en koncentrita solvaĵo ol kiam seka kristalo.

Ĝi prepareblas per oksidado de la amoniako kun la hidrogena peroksido, aŭ pere de precipita reakcio inter la "bariaplumba II nitrito" kaj amonia sulfato, aŭ "arĝenta nitrito kun amonia klorido, aŭ amonia perklorato kun kalia nitrito. La precipitaĵo filtriĝas kaj la solvaĵo koncentriĝas. Senkoloraj kristaloj estiĝas kiuj estas akvosolveblaj kaj malkomponiĝas en la ĉeesto de acido, kun liberigo de nitrogeno.

Proprecoj

Kiel amonia perklorato, amonia permanganato, "klora duoksido" (ClO2, ozono, "mangana duoksido" kaj aliaj oksidantoj, amonia nitrito estas fortaj eksplodaj oksidantoj[2]. Varmigo de miksaĵo da amonia saloj kun nitritoj kaŭzas perfortan eksplodon pro malkomponiĝo de la amonia nitrito.

Saloj de aliaj nitrogenaj bazoj kondutas sin sammaniere. Miksaĵoj da amonia klorido kaj natria nitrito ofte uzatas kiel komercaj eksplodaĵoj. Hazarda kontakto de spuroj da amonia nitrato kun restaĵoj da natria nitrito kaŭzis bruladon de malantaŭa parto de kamionplanko[3].

Sintezoj

Procezo Raschig[4]

Nitrogena oksido reakcias kun amonia bikarbonato kaj oksigeno:

𝟤𝖭𝖮+𝟢,𝟧𝖮𝟤+𝟤𝖭𝖧𝟦𝖧𝖢𝖮𝟥 Zn,HCl 𝟤𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮+𝟤𝖢𝖮𝟤

Malkomponiĝo de la amonia nitrato en malforte acida akvosolvaĵo:

𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥+𝟤𝖧𝟤𝖢𝖮𝟥 Zn,HCl 𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖧𝟤𝖮+𝖢𝖮𝟤

Sintezo de la amonia sulfito pere de absorbado da gasmiksaĵo de nitrogena oksido kaj "ununitrogena duoksido" kun akvosolvaĵo de amoniako.

𝟤𝖭𝖧𝟥𝖧𝟤𝖮+𝖭𝖮+𝖭𝖮𝟤  𝟤𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮

Metatezo inter la kalia nitrito kaj amonia perklorato:

𝖪𝖭𝖮𝟤+𝖭𝖧𝟦𝖢𝗅𝖮𝟦  𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖪𝖢𝗅𝖮𝟦

Reakcioj

Amonia nitrito estas malstabila substanco, kiu malkomponiĝas kiam varmigita:

𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤 6070oC 𝖭𝟤+𝟤𝖧𝟤𝖮

Kiel salo de malfortaj acido kaj bazo, ĝi reakcias meze de acida akvomedio.

𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖧𝖢𝗅  𝖭𝖧𝟦𝖢𝗅+𝖧𝖭𝖮𝟤

Kiel salo de malfortaj acido kaj bazo, ĝi reakcias meze de baza akvomedio.

𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖭𝖺𝖮𝖧  𝖭𝖧𝟥+𝖭𝖺𝖭𝖮𝟤

Kiam ekspoziciita sub la atmosfera oksigeno, ĝi oksidiĝas en la ĉeesto de humideco kaj altigo de temperaturo:

𝟤𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟤+𝖮𝟤 τ 𝟤𝖭𝖧𝟦𝖭𝖮𝟥

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de amonio Ŝablono:Organikaj saloj de amonio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo

  1. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  2. Safety of Reactive Chemicals and Pyrotechnics, Y. Wada,N. Foster,T. Yoshida
  3. Bretherick's Handbook of Reactive Chemical Hazards, L. Bretherick
  4. Industrial Inorganic Chemistry, Karl Heinz Büchel, Hans-Heinrich Moretto, Dietmar Werner