Kalia nitrito
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Kalia nitrito estas neorganika salo, blanka aŭ iomete flava substanco, tre higroskopa substanco, kaj tre solvebla en akvo kreante jonojn de kalio kaj nitrito (NO2-). Ĝi estas forta oksidiganto kaj povas akceli bruladon de aliaj materialoj.
Samkiel ĉiuj nitritoj, kalia nitrito estas toksa substanco kiam englutita, kaj laboratoriaj testoj sugestas ke ĝi povas esti genetike mutacia aŭ teratogenia. Biologie, kalia nitrito estas vazodilatanto kaj uzata en traktado kontraŭ venenigo per cianido.
Historio
Nitritoj ĉeestas sub spurniveloj en la sojlo, naturakvoj, plantaj kaj bestaj histoj kaj sterkoj. La pura formo de la nitrito estis unue priskribita de la fama sveda kemiisto Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) kiam li laboradis en la laboratorio de sia apoteko en la urbo Köping. Li varmigis kalian nitraton ĝis ruĝiĝo dum duono da horo kaj estigis tion kion li agnoskis kiel "nova salo". Iom post, la du komponaĵoj (kaliaj nitrato kaj nitrito) estis karakterizitaj de Eugène-Melchior Péligot (1811-1890) kiu klarigis la reakcion.
Sintezoj
Sintezo 1
- Kalia nitrito estiĝas kiam plumbo oksidiĝas en ĉeesto de kalia nitrato:
Sintezo 2
- Kalia nitrito estas preparata per varmo-malkomponado de kalia nitrato:
|
|
Sintezo 3
- Teknike, kalia nitrito povas prepariĝi per agado de la nitrogenaj oksidoj en solvaĵo de kalia karbonato:
|
|
Reakcioj
Nitritoj kaj kalia nitrito uzatas por estigo de nitrogenaj oksidoj, laŭ elmontras la jenajn ekvaciojn:
Reakcio 1
Reakcio 2
|
2 KNO2 + 2 FeSO4 + 3 H2SO4 → Fe2(SO4)3 + 2 KHSO4 + 2 H2O + 2 NO ↑ |
Reakcio 3
Literaturo
- Chemical Book
- EPA United States Environmental Protection Agency
- NCBI Resources
- Nitrite and Nitrate in Human Health and Disease, Nathan S. Bryan, Joseph Loscalzo
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 3, George A. Burdock
- Handbook of Food Preservation, Second Edition, M. Shafiur Rahman
Vidu ankaŭ
Referencoj
Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo Ŝablono:Neorganikaj saloj de kalio Ŝablono:Organikaj saloj de kalio