Fluoroanizolo
Fluoro-anizolo aŭ C7H7FO estas organika aromata kombinaĵo, apartenanta al la familia grupo de la fluoridoj, senkolora oleeca likvaĵo, uzata kiel kemia reakciaĵo en organikaj sintezoj. Ĝi estas produktebla per interagado de la anizolo kaj hipofluorita acido krom aliaj manieroj. Ĝi estas solvebla en kloroformo sed nesolvebla en akvo, tamen iom post iom fluoro-anizolo reakcias kun ĝi. Ĝi prezentas la fenilan ringon inter metoksa grupo (H3C-O-) kaj fluoratomo.
p-fluoro-anizolo estas konvena peraĵo por la sintezoj de sennombraj derivaĵoj, inklude de fluoro-kombinaĵoj, ketonoj kaj heterociklaĵoj kun potencaj biologiaj interesoj. Fluoro-anizolo estas raportita ankaŭ kiel grava farmaciaĵo, pesticido kaj peranto en la produktado de la ekrano por likva kristalo.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de fluoro-fenoloj kun dumetila sulfato en ĉeesto de natria hidroksido:
|
2p-fluoro-fenolo+dumetila sulfato2p-fluoro-anizolo+sulfata acido |
Sintezo 2
- Preparado per traktado de fluoro-fenolo kun dumetila karbonato en ĉeesto de natria hidroksido:[3]
|
2p-fluoro-fenolo+2dumetila karbonato2p-fluoro-anizolo+karbonata acido |
Sintezo 3
- Preparado per reakcio inter metokso-fenolo kaj fluoro:
|
p-hidrokso-anizolo+fluorop-fluoro-anizolo+hipofluorita acido |
Sintezo 4
- Preparado per interagado de bromo-anizolo kaj fluoro:
Sintezo 5
- Preparado per agado de p-bromo-fluoro-benzeno sur natria metoksido:
|
p-bromo-fluoro-benzeno+natria metoksidop-fluoro-anizolo+bromida acido |
Sintezo 6
Reakcioj
Reakcio 1
- Reakcio kun karbona duoksido en ĉeesto de HCl:
Reakcio 2
- Reakcio kun HNO3):
|
p-fluoro-anizolo+nitrata acidoOkazis eraro ĉe kreado de antaŭvida bildeto: +akvo |
Reakcio 3
- Reakcio kun karbona unuoksido:
|
p-fluoro-anizolo+karbona unuoksidop-fluoro-anizolo-2-formiata acido |
Reakcio 4
- Reakcio kun amoniako:
Reakcio 5
- Sapigo de fluoro-anizolo:
|
p-fluoro-anizolo+natria hidroksidop-hidrokso-anizolo+natria fluorido |
Reakcio 6
- Hidrolizo de fluoro-anizolo:
Literaturo
- ACS Publications
- Patents Google
- Chemical Book
- Parchem
- Hansen Solubility Parameters: A User's Handbook
- Synthetic and Natural Phenols
- Physics and Chemistry of Finite Systems: From Clusters to Crystals
Vidu ankaŭ
- Anizila bromido
- Anizoila klorido
- Anizila jodido
- Anizila klorido
- Kloro-anizolo
- Jodo-anizolo
- Bromo-anizolo