Tri-seslatera kahelaro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro En geometrio, la tri-seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Estas du trianguloj kaj du seslateroj alterne ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t1{6,3}.

La kahelaro povas esti konstruita per rektigo de la regula seslatera kahelaro aŭ per rektigo de la regula triangula kahelaro.

Ŝablono:-

Unuformaj kolorigoj

Estas 2 diversaj unuformaj kolorigoj de senpintigita kvadrata kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam en la 2 variantoj de la kolorigoj, la 4 edroj (3.6.3.6) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 1212, 1232.


2 koloroj, kolorigo 1212

3 koloroj, kolorigo 1232

Ŝablono:-

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de rektigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.n.3.n).

En ĉi tiu vico, la lateroj projekciiĝas en ĉefcirklojn de sfero je la pluredroj kaj en malfiniajn rektajn liniojn je la ebenaj kahelaroj.


Okedro (3.3.3.3)

Kubokedro (3.4.3.4)

Dudek-dekduedro (3.5.3.5)

Tri-seslatera kahelaro (3.6.3.6)

Tri-seplatera kahelaro (3.7.3.7)

Tri-oklatera kahelaro (3.8.3.8)

La 3-koloraj kolorigoj ekzistas en okazoj de para n:


(3.4.3.4)

(3.6.3.6)

(3.8.3.8)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Ŝablono:Citlibro (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979. p38

Ŝablono:Projektoj