Seslatero

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Hiperpluredro En geometrio, seslatero estas plurlatero kun ses randoj kaj ses verticoj. Ĝia simbolo de Schläfli estas {6}.

La enaj anguloj de regula seslatero (ĉe kiu ĉiuj flankoj kaj ĉiuj anguloj estas egalaj) estas ĉiuj po 120 °. Ĝi havas 6 liniojn de simetrio. Simile al kvadratoj kaj egallateraj trianguloj, regulaj seslateroj povas doni kahelaron de la eŭklida ebeno (tri seslateroj kuniĝas je ĉiu vertico), kaj (do, tiel) estas utila por konstruantaj kahelaroj. La ĉeloj de abelia mielĉelaro estas seslateraj ĉar la formo donas la plej ŝparan uzon de spaco kaj konstrumaterialoj.

La areo de regula seslatero de flanka longo a estas donata per A=332a22.598076211a2.

La cirkonferenco de regula seslatero de flanka longo a estas 6a, la maksimuma diametro estas 2a, kaj la minimuma diametro estas a3.

Ne ekzistas platona solido el regulaj seslateroj. La arĥimedaj solidoj kun iuj seslateraj edroj estas la senpintigita kvaredro, senpintigita okedro, senpintigis dudekedro (fama de futbala pilko kaj fulereno C60), senpintigita kubokedro kaj la senpintigita dudek-dekduedro.

Konstruado de seslatero

Regula seslatero estas konstruebla per cirkelo kaj liniilo. Jen estas ŝtupoj de ĉi tio en animacia maniero, donita per Eŭklidaj Elementoj, Libro 4, Propozicio 15.

Seslatera konstruada animacio
Seslatera konstruada animacio

Karteziaj koordinatoj

La regula seslatero estas permuta hiperpluredro de ordo 3. La seslatero povas ankaŭ esti prezentita per pli simetriaj koordinatoj en tri dimensioj: ĉiuj permutoj de (1, 2, 3) formas verticojn de la seslatero en la 2-dimensia subspaco x+y+z=6. La konstruado povas esti ĝeneraligita al ĉiu n, kaj formi (n-1)-dimensian hiperpluredron, la verticoj de kiu estas ĉiuj permutoj de aro el n aĵoj. Ekzemple, la permutoj de (1, 2, 3, 10) formas uniforman senpintigitan okedron en 3-dimensia subspaco x1+x2+x3+x4=10; la permutoj de (1, 2, 3, 4, 5) formas uniforman entutotranĉitan 5-ĉelon en 4-dimensia subspaco x1+x2+x3+x4+x5=15.

Seslateroj en la mondo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Seslateraj figuroj Ŝablono:Plurlateroj