Dudek-dekduedro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro Dudek-dekduedro estas pluredro kun dudek triangulaj edroj kaj dek du kvinlateraj edroj. Dudek-dekduedro havas 30 identajn verticojn, kun po du trianguloj kaj du kvinlateroj kuniĝantaj je ĉiu, kaj 60 identajn laterojn, el kiuj ĉiu apartigas triangulon de kvinlatero. Kiel tia ĝi estas arĥimeda solido kaj speciale kvazaŭregula pluredro.

Dudek-dekduedro havas dudekedran simetrion, kaj ĝia unua steligo estas la kombinaĵo de dekduedro kaj ĝia duala dudekedro, kun la verticoj de la dudekedro situantaj je la mezpunktoj de la randoj. Ĝia duala pluredro estas la romba tridekedro.

Surfaca areo kaj volumeno

La surfaca areo A kaj la volumeno V de la dudek-dekduedro de randa longo a estas:

A=(53+325+105)a229,3059828a2
V=16(45+175)a313,8355259a3

Karteziaj koordinatoj

La karteziaj koordinatoj de verticoj de dudek-dekduedro estas la ciklaj permutoj de

(0,0,±τ)
(±1/2, ±τ/2, ±(1+τ)/2)

kie τ estas la ora proporcio (1+√5)/2 .

Geometriaj rilatoj

La dudek-dekduedro estas rektigita dekduedro kaj ankaŭ rektigita dudekedro, ekzistanta kiel la plena latera tranĉo inter ĉi-tiuj regulaj solidoj.

La romba tridekedro estas unu el la naŭ latero-transitivaj konveksaj pluredroj, ili estas 5 platonaj solidoj, kubokedro, dudek-dekduedro, romba dekduedro kaj romba tridekedro.

La dudek-dekduedro enhavas 12 kvinlaterojn de la dekduedro kaj 20 triangulojn de la dudekedro. La dudek-dekduedro ekzistas en la aro de senpintigitaj formoj inter dekduedro kaj dudekedro:

Dekduedro Senpintigita dekduedro Dudek-dekduedro Senpintigita dudekedro Dudekedro

Dudek-dekduedro povas esti fendita laŭ kelkaj ebenoj kaj formi kvinlaterajn rotondojn.

Dudek-dekduedro povas nomiĝi ankaŭ kvinlatera turno-durotondo. Se unu el la rotondoj turni je 36 gradoj, rezultas kvinlatera ortodurotondo.


La sekco

Dudek-dekduedro
(kvinlatera turnodurotondo)

Kvinlatera ortodurotondo

Kvinlatera rotondo

Estas 9 stelaj unuformaj pluredroj, kiuj havas la saman situon de verticoj kiel la dudek-dekduedro:


Granda dudek-dudek-dekduedro

Malgranda dudek-duon-dekduedro

Malgranda dekdu-duon-dekduedro

Granda dudek-dekduedro

Granda dekdu-duon-dekduedro

Granda dudek-duon-dekduedro

Dekdu-dekduedro

Malgranda dekdu-duon-dudekedro

Granda dekdu-duon-dudekedro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj