Tri-seplatera kahelaro
Ŝablono:Pluredro En geometrio, la tri-seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Estas du trianguloj kaj du (seplateroj, seplateras) alterna sur ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t1{7,3}.
La kahelaro povas esti konstruita per rektigo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro aŭ per rektigo de la regula ordo-7 triangula kahelaro. Ŝablono:-
Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj
La tri-seplatera kahelaro estas ero de vico de rektigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.n.3.n).
En ĉi tiu vico, la lateroj projekciiĝas en ĉefcirklojn de sfero je la pluredroj kaj en malfiniajn rektajn liniojn je la ebenaj kahelaroj.
Okedro (3.3.3.3) |
Kubokedro (3.4.3.4) |
Dudek-dekduedro (3.5.3.5) |
Tri-seslatera kahelaro (3.6.3.6) |
Tri-seplatera kahelaro (3.7.3.7) |
Tri-oklatera kahelaro (3.8.3.8) |
Duala kahelaro
La duala kahelaro estas ordo-7-3 kvazaŭregula romba kahelaro, farita el rombaj edroj, alterne kun 3 kaj 7 romboj ĉirkaŭ vertico.
Vidu ankaŭ
- Tri-seslatera kahelaro - kun vertica konfiguro 3.6.3.6
- Kvazaŭregula romba kahelaro - kun edra konfiguro V3.6.3.6
- Kahelaro de 2-dimensia ebeno
- Listo de unuformaj ebenaj kahelaroj