Pirolidino
Pirolidino aŭ azolidino estas organika kombinaĵo, cikla sekundara amino kun kvin elementoj heterociklaj enhavanta unu atomon de nitrogeno kaj kvar karbonatomoj. Ĝi estas travidebla likvaĵo kun malagrabla odoro iomete amoniaka, simile al fiŝodoro kaj marfrukto. Pirolidino ordinare trovatas en kelkaj plantoj tiaj kiaj karotoj, Crotalaria sp, Heliotropium indicum, kaj Adelocaryum coelestinum, Senecio vulgaris, Jacobaea vulgaris.
Pirolidinaj derivaĵoj posedas antikonvulsiajn proprecojn kaj pro tio uzatas en medicino.[2] Sennombraj organikaj produktoj enhavas en siaj molekuloj la pirolidinon tiaj kiaj alkaloidoj kaj aminoacidoj. Pirolidino estas efike uzata en la traktado kontraŭ la Bactrocera cucurbitae kiuj atakas la kukurbajn plantejojn.[3]
Sintezo
Sintezo 1
- Pirolidino povas prepariĝi per reduktiga katalizprocezo de la pirolo:

Sintezo 2
- Teknike pirolidino estigeblas per senhidratigo de la 1,4 butanoduolo kaj amoniako:

Sintezo 3
- Oni povas prepari pirolidinon ankaŭ per senhidratigo de la kvarhidrofurano.

Sintezo 4
- Anstataŭ kvarhidrofuranon oni povas uzi la sukcenatimidon.
Literaturo
- Chemicalland21
- Organic Chemistry
- Synthesis of Pyrrolidine Ring
- Handbook of Reagents for Organic Synthesis, Chiral Reagents for Asymmetric ..., Leo A. Paquette
- A Laboratory History of Chemical Warfare Agents, Jared Ledgard
- The Chemical Components of Tobacco and Tobacco Smoke, Second Edition, Alan Rodgman, Thomas A. Perfetti
- Pyrrolidine Anticonvulsants—Advances in Research and Application: 2012 ...
- Medicinal Natural Products: A Biosynthetic Approach, Paul M. Dewick
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Higrino -
Pirolidono -
Piracetamo -
Aniracetamo -
Prociklidino -
Ornitino -
Anabazino -
Nortropano -
Metilpirolidino -
2,5-dumetilpirolidino -
2,2-dumetilpirolidino -
1,2-dumetilpirolidino -
3,3-dumetilpirolidino
Vidu ankaŭ
Referencoj
Ŝablono:Div colŜablono:Div col end Ŝablono:Ĝermo
- ↑ PubChem
- ↑ Advanced Therapy in Epilepsy, James W. Wheless, James Willmore, Roger A. Brumback
- ↑ Trapping and the Detection, Control, and Regulation of Tephritid Fruit Flies ..., Todd Shelly, Nancy Epsky, Eric B. Jang, Jesus Reyes-Flores, Roger Vargas