Piperidino
Piperidino, azobenzeno aŭ azino estas organika kombinaĵo, heterocikla amino konsistante je sesmembra ringo enhavanta kvin metilenajn pontojn (–CH2–) kaj unu aminan ponton (–NH–). Ĝi estas senkolora likvaĵo kun tipe karakteriza odoro je amino. La nomo venas el la genro piper kiu estas latina vorto por la pipro. Kvankam piperidino estas ordinara organika kombinaĵo, ĝi estas ĉefe konata kiel karakteriza struktura elemento ene de multaj farmaciaĵoj, alkaloidoj kaj ankaŭ uzata kiel antaŭilo en la kaŭĉuka industrio.
Historio
Piperidino estis unue raportita ĉirkaŭ 1850 de la skota kemiisto Thomas Anderson (1819-1874)[2] kaj ree, sendepende, en 1852 de la franca kemiisto Auguste Cahours (1813-1891) kiu donis la nomon al ĝi. Ambaŭ sciencistoj estigis la piperidinon per reakcio inter la piperino kaj nitrata acido. Industrie, piperidino estas produktata per kataliza hidrogenigo de la piridino, pere de molibdena dusulfido kiel katalizilo.
Sintezoj
- Piperidino estas produktita per kataliza hidrogenigo de la piridino sur molibdena dusulfido aŭ nikelo je 200 °C:
- Per varma reakcio inter la kvinmetilena duamino kaj klorida acido:
Reakcio
- Kiam piperidino hejtatas en la ĉeesto de jodida acido la ringo rompiĝas per formado de pentano:
Literaturo
- Organic Chemistry Portal
- Merck Millipore
- NIST National Institute of Standards and Technology
- Elsevier
- HMDB
- Vertellus Ŝablono:Webarchiv
- Chemicalland21
- Structures of piperazine, piperidine and morpholine
- Piperidine: Structure, Preparation, Reactivity, and Synthetic Applications ..., M. Rubiralta, E. Giralt, A. Diez
- A Dictionary of chemistry and the allied branches of other sciences, Volume 4, Henry Watts
Kunrilataj kemiaĵoj
-
Petidino -
Paroksetino -
Etilfenidato -
Pipradolo -
Tioridazino -
Piperino
Vidu ankaŭ
- Piridino
- Pirolidino
- Alkaloido
- Morfino
- Hans Christian Ørsted (1777-1851)
- Thomas Anderson (1819-1874)
- Auguste Cahours (1813-1891)
- Albert Ladenburg (1842-1911)
Referencoj
Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo
- ↑ PubChem
- ↑ Hand Book of Chemistry, Leopold Gmelin