Mezurebla funkcio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En analitiko, mezurebla funkcio estas funkcio inter mezureblaj spacoj, kiu akordas kun la sigma-alĝebroj — konkrete, kiu ĵetas mezureblajn arojn al mezureblaj aroj.

Difino

Funkcio

f:(X,Σ)(X,Σ)

inter du mezureblaj spacoj (X,Σ) kaj (X,Σ) estas mezurebla, se la malbildo de ĉiu mezurebla aro en la cela aro estas mezurebla aro en la argumentaro:

UΣ:f1(U)Σ.

Tipe, se la cela aro estas la spaco de reelojkompleksaj nombroj, oni uzas sigma-alĝebron de borelaj aroj, ne de Lebesgue-mezureblaj aroj.

Ecoj

La komponaĵo de mezureblaj funkcioj estas mezurebla; tial, ekzistas la kategorio, kies objektoj estas mezureblaj spacoj, kaj kies morfioj estas mezureblaj funkcioj.

Eksteraj ligiloj