Kategorio (matematiko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, kategorio estas formaligo de ia simpla universo de matematikaj entoj. Kategorio konsistas el objektoj kaj morfioj inter la objektoj; en kategorio, la morfioj estas asocie komponeblaj, se la fonta aroj kaj cela aroj kongruas; kaj idento de komponado ekzistas.

Difino

Kategorio 𝒞 konsistas el la ĉi-suba dateno:

  • klaso 𝒪, kies elementoj nomiĝas la objektoj de la kategorio.
  • klaso , kies elementoj nomiĝas la morfioj de la kategorio.
  • bildigo 0,1:𝒪. Pri morfio f, la objekto 0f nomiĝas la argumentaro de la morfio, kaj la objekto 1f nomiĝas la cela aro de la morfio. Pri objektoj X,Y𝒪, oni uzas la notacion hom𝒞(X,Y)={f:0f=X1f=Y}, la morfiaro inter X kaj Y. Oni ankaŭ uzas la notacion f:XY por montri ke 0f=X kaj 1f=Y.
  • bildigo id:𝒪. Pri objekto X, la morfio idX nomiĝas la identa morfio de la objekto.
  • Pri ajna triopo de objektoj X,Y,Z𝒪, bildigo :hom(Y,Z)×hom(X,Y)hom(X,Z). Pri morfioj f:XY kaj g:YZ, la morfio gf:XZ nomiĝas la komponaĵo de la du morfioj.

La ĉi-supra dateno devas plenumi la ĉi-subajn aksiomojn:

  • (Asocieco) Morfioj komponiĝas asocie. Alivorte, pri ajnaj objektoj X,Y,Z,W𝒪 kaj ajnaj morfioj fhom𝒞(X,Y), ghom𝒞(Y,Z), kaj hhom𝒞(Z,W), (hg)f=h(gf).
  • (Idento) La identa morfio estas la idento de komponado. Alivorte, pri ajnaj objektoj X,Y𝒪 kaj ajna morfio f:XY, do f=idYf=fidX.

En la ordinara aroteoria formaligo (aksiomoj de Zermelo-Fraenkel) de matematiko, la ĉi-supra difino de la koncepto de kategorioj estas neformala, ĉar la koncepto de klasoj estas neformala. Se oni postulas, ke la klasoj de objektoj kaj morfioj de kategorio estas fakte aroj, la rezulta koncepto nomiĝas malgranda kategorio. Tamen en formaligoj, kiuj priskribas klasojn (ekz. la aksiomoj de von Neumann–Bernays–Gödel), la klasoj estas rekte formaligeblaj.

Ekzemploj

Ekzistas multegaj ekzemploj de kategorioj:

Eksteraj ligiloj