Argumentaro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
En matematiko, la argumentaro[1] (aŭ malbildo) de funkcio estas la aro de tiuj elementoj de la fonta aro, por kiuj la funkcio estas difinita.

Difino
Por funkcio , kiu ĵetas elementojn de la aro A (kiu en tia kunteksto nomiĝas fonta aro) en la aron B (kiu nomiĝas cela aro), oni nomas la aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, por kiuj la funkcio f estas difinita, la argumentaro de f.
Elemento de la argumentaro nomiĝas argumento; la funkcio ĵetas argumenton al ĝia bildo, , kiu estas elemento de la cela aro . Alie eblas diri, ke apartenas al malbildo de , kiam . Tiasence, la argumentaro de funkcio estas la malbildo de ties tuta cela aro .
Notacio
signifas, ke la funkcio estas difinita sur la aro .