Sigma-alĝebro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko sigma-alĝebro (aŭ σ-alĝebro) super aro estas familio de ties subaroj, kiu estas fermita je komplementoj kaj kalkuleblaj komunaĵoj kaj kunaĵoj.

Sigma-alĝebroj estas uzataj precipe por difini mezurojn kaj tial estas gravaj en probablo-teorio kaj analitiko.

Difino

X estu aro. Familio de subaroj de X

Σ𝒫(X)

nomiĝas sigma-alĝebro, se kaj nur se por ĝi validas ĉi-subaj aksiomoj:

  • Por ajna kalkulebla kolekto da elementoj (Si)iI de Σ, ankaŭ ilia kunaĵo estas elemento de Σ:
    iISiΣ.
    • Speciale, por I=, tio implicas, ke Σ.
  • Por ajna elemento SΣ, ankaŭ ĝia komplemento estas elemento de Σ: XSΣ.

Ekzemploj

Pri ajna aro X, la ĉi-suba sigma-alĝebro, la maldiskreta sigma-alĝebro, estas la plej malgranda sigma-alĝebro super ĝi:

Σmaldisk={,X}.

Pri ajna aro X, la ĉi-suba sigma-alĝebro, la diskreta sigma-alĝebro, estas la plej granda sigma-alĝebro super ĝi:

Σdisk=𝒫(X).

Eksteraj ligiloj