Ringa homomorfio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Algebraj strukturoj En ringo-teorio, ringa homomorfio estas funkcio inter du ringoj konservanta la algebran strukturon (adicion kaj multiplikon) de la ringoj.

Difino

Se (R,0R,+,) kaj (S,0S,+,) estas ringoj, tiam homomorfio de R al S estas funkcio f:RS plenumanta la jenajn aksiomojn:

  • f:(R,0R,+)(S,0S,+) estas grupa homomorfio inter komutaj grupoj. Alivorte, f(r+r)=f(r)+f(r) por iuj ajn r,rR. (Aŭtomate, do, f(0R)=0S, kaj f(r)=f(r).)
  • f:(R,)(S,) estas homomorfio inter duongrupoj. Alivorte, f(rr)=f(r)f(r) por iuj ajn r,rR.

En la kunteksto de unuohavaj ringoj oni ofte aldonas la postulon ke la funkcio ankaŭ konservu la unuon (t.e. multiplikan neŭtralan elementon). Pli detale:

Se (R,0R,+,1R,) kaj (S,0S,+,1S,) estas unuohavaj ringoj, homomorfio de R al S estas funkcio f:RS plenumanta la du suprajn aksiomojn kaj aldone:

  • La bildo de unuo estu unuo, t.e. f(1R)=1S.

Ekzemploj

Por iu ringo R, estu

f:RR2×2

rf(r)=[r000]

Tiam f plenumas la unuajn du postulojn por ringa homomorfio, sed

f(1R)=[1R000][1R001R]=1R2×2

do la bildo de la unuo en R ne estas la unuo en R2×2, kaj f ne estas homomorfio de unuohavaj ringoj.

Alia funkcio

g:RR2×2

rg(r)=[r00r]

plenumas la unuajn du postulojn por ringa homomorfio, kaj ankaŭ

g(1R)=[1R001R]=1R2×2

do g estas homomorfio de unuohavaj ringoj.

Eksteraj ligiloj