Glata sternaĵo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En diferenciala geometrio, glata sternaĵo estas sternaĵo, ekipita per elekto de preferataj bildigoj al samdimensia Eŭklida spaco (la glataj bildigoj).

Difino

Se M estas n-dimensia sternaĵo (Hausdorff-a parakompakta spaco loke homeomorfa al n-dimensia Eŭklida spaco), do atlaso sur M estas la kolekto de paroj (Ui,ϕi)iI tiaj ke:

Atlasoj sur M havas naturan partordon laŭ inkluzivo kiel subaroj, t.e. {(Ui,ϕi):iI}{(Uj,ϕj):jJ}. Maksimuma atlasoglata strukturo sur M estas atlaso, kiu estas maksimuma laŭ tiu partordo.

Glata sternaĵo estas paro de sternaĵo kaj glata strukturo sur ĝi.

Propraĵoj

Ĉiu sternaĵo de dimensio ne pli ol 3 havas unikan glatan strukturon.

Pri dimensioj pli ol 3:

  • Pluraj malsamaj glataj strukturoj povas ekzisti sur la sama sternaĵo.
  • Eblas, ke neniu glata strukturo ekzistas sur iu sternaĵo.

Ekzemploj

Eŭklida spaco estas nature glata sternaĵo; simile, sfero de ajna dimensio estas nature glata sternaĵo.

Referencoj