Homogena funkcio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, homogena funkcio estas funkcio kun proporcieca multiplika konduto: se la argumento estas multiplikata per iu faktoro, tiam la rezulto estas multiplikata per iu potenco de ĉi-tiu faktoro. Ekzemploj estas la homogenaj polinomoj.

Formale, estu

f:VW

funkcio inter du vektoraj spacoj super kampo F.

Ni diru, ke f estas homogena de grado k, se la ekvacio

f(α𝐯)=αkf(𝐯)(*)

veras por ĉiuj αF kaj 𝐯V.

Lineara funkcio estas homogena de grado 1.

f(α𝐯)=αf(𝐯)

Plurlineara funkcio f:V1××VnW estas homogena de grado n:

f(α𝐯1,,α𝐯n)=αnf(𝐯1,,𝐯n)

Eŭlera teoremo pri homogenaj funkcioj

Funkcio

f(𝐱)=f(x1,x2,...,xn)

kiu estas homogena de grado k, havas partajn derivaĵojn de grado k1. Plue, ĝi verigas la eŭleran teoremon pri homogenaj funkcioj, kiu konstatas, ke

𝐱f(𝐱)=kf(𝐱)

Skribite eksplicite en komponantoj, ĉi tio estas

i=1nxifxi(𝐱)=kf(𝐱)

Pruvo

Estu f=f(x1,,xn), trovu derivaĵon de

f(α𝐲)=αkf(𝐲)

je α. Laŭ ĉena regulo estas

x1f(α𝐲)ddα(αy1)++xnf(α𝐲)ddα(αyn)=kαk1f(𝐲),

kaj do

y1x1f(α𝐲)++ynxnf(α𝐲)=kαk1f(𝐲).

Ĉi tio povas esti skribita per nabla operatoro kiel

𝐲f(α𝐲)=kαk1f(𝐲),=(x1,,xn),

de kie la eŭlera teoremo rezultas se meti α=1.

Ĝeneraligoj

Pli ĝenerale, funkcio f estas nomata homogena, se la ekvacio f(α𝐯)=g(α)f(𝐯) veras por iu severe pligrandiĝanta pozitiva funkcio g.

Foje funkcio veriganta (*) por ĉiu pozitiva α nomiĝas pozitive homogena (ĉi tio postulas, ke la kampo F estu ; almenaŭ necesas orda rilato por difini la pozitivecon).

Eksteraj ligiloj