Vektora spaco

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En abstrakta algebro vektora spaco (ankaŭ nomata lineara spaco) V super kampo K estas algebra strukturo kreita de nemalplena aro, kun du operacioj (unu interna, la alia ekstera) kaj 8 fundamentaj ecoj. Oni uzas notacion + (vektora adicio) por la interna operacio, V×VV,(x,y)x+y kaj (skalara multipliko) por la ekstera operacio K×VV,(λ,x)λx.

La triopo (V,+,) estas vektora spaco super K, se validas la sekvaj aksiomoj:

  • (V,+) estas komuta grupo
  • xV,1x=x, kie 1 estas la neŭtrala elemento de K
  • αK,(x,y)V×V,α(x+y)=αx+αy
  • (α,β)K×K,xV,(α+β)x=αx+βx
  • (α,β)K×K,xV,(αβ)x=α(βx)

La elementoj de V (kiun oni sinekdoĥe, matematike ne tute precize, nomas simple vektora spaco) nomiĝas vektoroj, kaj la elementoj de K nomiĝas skalaroj.

Kelkaj aŭtoroj uzas la terminon vektora spaco ankaŭ por pli ĝenerala algebra strukturo, en kiu la rolon de kampo K ludas korpo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj