Homogena polinomo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, homogena polinomoalgebra formo estas polinomo kies termoj estas unutermoj ĉiuj havantaj la saman tutecan gradon; aŭ estas eroj de la sama dimensio.

Ekzemple, x5+2x3y2+9x1y4 estas homogena polinomo de grado 5 de du variabloj. Kaj x3+3x2y+z7 ne estas homogena polinomo.

Homogena polinomo povas esti konstruita de tensoro de ordo n. Tial, se X estas vektora spaco, kaj Y estas alia spaco, tiam, por donita tensoro T:

T:X×X××XYn

la homogena polinomo T^(x) de grado n asociita kun T estas

T^(x)=T(x,x,,x)

En ĉi tiu formo, estas klare ke homogena polinomo estas homogena funkcio de grado n. Tio estas ke por skalaro a

T^(ax)=anT^(x)

kio sekvas de la mult-lineareco de la tensoro.

Kvanto de malsamaj (nu nur je koeficiento) unutermoj de grado M de N variabloj estas

(M+N1)!M!(N1)!

Por la okazo de n=2, la tensoro estas simple kvadrata matrico, kaj la homogena polinomo estas kvadrata formo.

Vidu ankaŭ