Fisetino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Fisetino, (3',4',3,7-kvarhidrokso-flavono) aŭ C15H10O6 estas organika kunmetaĵo apartenanta al la familio de la flavonoidoj kaj trovata en multaj plantoj tiaj kiaj fragoj, pomoj, persimonoj, cepoj kaj kukumoj. Fisetino, kiu estas uzata kiel kolorigagento, estis esplorata, kune kun aliaj flavonoloj de la franca kemiisto Michel Eugène Chevreul (1786-1889). Inter 1814 kaj 1815 el la Cotinus coggygria li ekstraktis la fisetinon, luteolinon el la Reseda luteola kaj la morino el la Maclura tinctoria.[7] Fisetino estas flava solidaĵo, nesolvebla en akvo, duetila etero, benzeno, kloroformo, sed solvebla en etanolo, acetono, acetata acido kaj alkalaj solvaĵoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado ekde la apigenino per aldono de du hidroksilaj grupoj, unu en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo kaj alia en la kvina pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 2
- Preparado ekde la kempferolo per aldono de hidroksila grupo en la kvina pozicio de la fenila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Sintezo 3
- Preparado ekde la krizino per aldono de tri hidroksilaj grupoj, du en la la pozicioj 4-a kaj 5-a de la fenila grupo, kaj tria en la 3-a pozicio de kromenonila grupo, kaj forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo:
Sintezo 4
- Preparado ekde la kverketino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo:
Sintezo 5
- Preparado ekde la luteolino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de kromenonila grupo:
Sintezo 6
- Preparado ekde la miriketino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de fenila grupo:
Sintezo 7
- Preparado ekde la naringenino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de fenila grupo:
Reakcioj
Reakcio 1
- Konvertado al apigenino per forigo de du hidroksilaj grupoj, unu en la 3-a pozicio de la kromenonila grupo kaj alia en la kvina pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 2
- Konvertado al kempferolo per forigo de hidroksila grupo en la kvina pozicio de la fenila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo:
Reakcio 3
- Konvertado al krizino per forigo de tri hidroksilaj grupoj, du en la la pozicioj 4-a kaj 5-a de la fenila grupo, kaj tria en la 3-a pozicio de kromenonila grupo, kaj aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo:
Reakcio 4
- Konvertado al kverketino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo:
Reakcio 5
- Konvertado al luteolino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de kromenonila grupo:
Reakcio 6
- Konvertado al miriketino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de fenila grupo:
Reakcio 7
- Konvertado al naringenino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de fenila grupo:
Literaturo
- Science Direct
- NCBI Resources
- Role of Nutraceuticals in Cancer Chemosensitization
- Anti-inflammatory Nutraceuticals and Chronic Diseases
- Translational Stroke Research: From Target Selection to Clinical Trials
- Lewis Lung Cancer: New Insights for the Healthcare Professional
- Cysteine Endopeptidases: Advances in Research and Application
- Issues in Cancer Epidemiology and Research