Miriketino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Miriketino, (3',4',5',3,5,7-heksahidrokso-flavono) aŭ C15H10O8 estas kemia kunmetaĵo apartenanta al la grupo de la flavonoidoj de la polifenolaj kombinaĵoj kun antioksidigaj[5] antiinflamaj, antivirusaj, antidiabetaj kaj neŭroprotektivaj proprecoj. Ĝi estas blanka solidaĵo, malmulte solvebla en akvo sed solvebla en etanolo. Ĝi ĉeestas en la karobarboj, fenkolo, petroselo, nigraj vakcinioj, oksikokoj kaj batatoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado ekde la apigenino per aldono de tri hidroksilaj grupoj, unu el la 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo":
Sintezo 2
- Preparado ekde la luteolino per aldono de du hidroksilaj grupoj, unu en 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj alia en la 3-a pozicio de la fenila ringo:
Sintezo 3
- Preparado ekde la genisteino per aldono de tri hidroksilaj grupoj, unu el na 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo" krom anstataŭado de la fenila grupo ekde la 3-a en la 2-an pozicion de la kromenonila ringo:
Sintezo 4
- Preparado ekde la naringenino per aldono de tri hidroksilaj grupoj, unu el na 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo" krom oksidado de la karbono en la 2-a pozicio de la kromenonila ringo:
Sintezo 5
- Preparado ekde la akacetino per anstataŭado de unu metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la "fenila grupo", kaj aldono de du hidroksilaj grupoj, en la 3-a kaj 5-a pozicioj de la "fenila grupo":
Sintezo 6
- Preparado ekde la kverketino per aldono de unu hidroksila grupo en 3-a pozicio de la "fenila ringo":
Sintezo 7
- Preparado ekde la fisetino per aldono de unu hidroksila grupo en la pozicio 5-a de la "kromenonila ringo" kaj aldono de alia hidroksila grupo en la pozicio 5-a de la "fenila ringo":
Reakcioj
Reakcio 1
- Konvertado al apigenino per forigo de tri hidroksilaj grupoj, unu el la 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo":
Reakcio 2
- Konvertado al luteolino per forigo de du hidroksilaj grupoj, unu en 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj alia en la 3-a pozicio de la fenila ringo:
Reakcio 3
- Konvertado al "genisteino" per forigo de tri hidroksilaj grupoj, unu el na 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo" krom anstataŭado de la fenila grupo ekde la 2-a en la 3-an pozicion de la kromenonila ringo:
Reakcio 4
- Konvertado al naringenino per forigo de tri hidroksilaj grupoj, unu el na 3-a pozicio de la kromenonila ringo kaj du en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la "fenila grupo" krom reduktado de la karbono en la 2-a pozicio de la kromenonila ringo:
Reakcio 5
- Konvertado al "akacetino" per anstataŭado de unu hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la "fenila grupo", kaj forigo de du hidroksilaj grupoj, en la 3-a kaj 5-a pozicioj de la "fenila grupo":
Reakcio 6
- Konvertado al kverketino per forigo de unu hidroksila grupo en 3-a pozicio de la "fenila ringo":
Reakcio 7
- Konvertado al "fisetino" per forigo de du hidroksilaj grupoj, unu en la pozicio 5-a de la "kromenonila ringo" kaj alia en la pozicio 5-a de la "fenila ringo":
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Science Direct
- NCBI Resources
- Studies in Natural Products Chemistry: Bioactive Natural Products
- ATP-Binding Cassette Transporters: Advances in Research and Application ...
- Directory Of Plants Containing Secondary Metabolites
- Dictionary of Flavonoids
- Subcellular Fractions: Advances in Research and Application
- Studies in Natural Products Chemistry