Duetilamino

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Duetilamino
Plata kemia strukturo de la
Duetilamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Duetilamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etil-etanamino
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 109-89-7
ChemSpider kodo 7730
PubChem-kodo 8021
Merck Index 15,3122
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora brulema koroda likvaĵo kun fiŝodoro
Molmaso 73139 g·mol−1
Denseco 0.7074g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Refrakta indico Ŝablono:Refraktindico
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC
Memsparka temperaturo Ŝablono:GdC
Acideco (pKa) 11.02
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 540 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Duetilamino estas sekundara organika amino kie du etilaj grupoj (-CH2-CH3) anstataŭas du hidrogenatomojn en la amina grupo (NH2). Ĝi estas senkolora brulema koroda likvaĵo kun fiŝodoro, miksebla kun akvo, etanolo, kloroformo, etero kaj karbona tetraklorido.

Ĝi estas irita kaj toksa substanco, koroda al okuloj kaj haŭto. Ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol aero kaj dum brulado ĝi eligas toksajn nitrogenajn oksidojn. Duetilamino uzatas kiel korodo-inhibanto. Ĝi same uzatas en la produktado de kaŭĉuko, rezinoj, farboj kaj farmaciaĵoj.

Ĝi estas deirmaterialo por la produktado de la duetilamido de la lizergata acido. Duetilamino estas malforte toksa sed ĝiaj vaporoj kaŭzas efemerajn vidado-perturbojn.

Sintezoj

Ŝablono:Div col

Sintezo 1

  • Etilamino estas preparata per agado de la etanolo sur amoniako en ĉeesto de katalizilo:

etanolo+amoniakoetilamino+akvo

Sintezo 2

  • Duetilamino estas preparebla per interagado de la etilamino kaj etanolo

etilamino+etanoloduetilamino+akvo

Sintezo 3

  • Trietilamino estas preparebla per interagado de la duetilamino kaj etanolo

duetilamino+etanolotrietilamino+akvo

Sintezo 4

2jodoetano+amoniakoduetilamino+2jodida acido

Reakcio 5

  • Preparado de duetilamino per hidrolizo de la duetiltrifluoroacetamido:[2]

duetiltrifluoroacetamido +akvo duetilamino +trifluoroacetata acido

Ŝablono:Div col end

Reakcioj

Ŝablono:Div col

Reakcio 1

  • Duetilamino reakcias kun klorida acido por doni duetilaminan kloridon:

duetilamino+klorida acidoduetilamonia klorido

Reakcio 2

  • Duetilamino reakcias kun acetata acido por doni duetilaminan acetaton:

duetilamino+acetata acidoduetilamonia acetato

Reakcio 3

  • Duetilamino reakcias kun nitroza acido donante nitrozan duetilaminon kaj akvon.

duetilamino+nitrita acidonitrozoduetilamino

Reakcio 5

  • Duetilamino reakcias kun karbona dusulfido en alkala medio donante duetil-dutiokarbamatojn:

duetilamino+karbona dusulfido+kalia hidroksidokalia duetildutiokarbamato+akvo

Reakcio 6

  • Duetilamino reakcias kun butil-litio donante litian duetilaminon kaj butanon:

duetilamino+butila litiolitia duetilamino+butano

Ŝablono:Div col end

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo