Cianata acido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

Cianata acido
Dosiero:Cyansäure.svg
Plata kemia strukturo de la
Cianata acido
Dosiero:Cyanic acid 3D ball.png
Tridimensia kemia strukturo de la
Cianata acido
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 420-05-3
ChemSpider kodo 525
PubChem-kodo 540
Merck Index 15,2676
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka senodora likvaĵo
Molmaso 43.025 g·mol-1
Denseco 1.14g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Acideco (pKa) 3.46[1]
Mortiga dozo (LD50) 91 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R52 R53
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Cianata acido estas unubaza acido, senkolora kaj senodora likvaĵo, solvebla en akvo kaj etero, volatila kaj venena substanco kiu malkomponiĝas kiam hejtata, estigante kun bazoj la respektivajn cianatojn. En akvaj solvaĵoj ĝi inklinas al malkomponado formante karbonan duoksidon kaj amoniakon.

Ĝi estas deirmaterialo en la produktado de farmaciaĵoj kaj herbicidoj derivitaj el la ureo. Ciamelido estas blanka senforma solidaĵo, tute malsolvebla en akvo kaj rezultanta el polimerizo de la cianata acido, kies formulo estas [HCNO]n.

Ciamelido dissolviĝas en sulfata acido sed ne reakcias kun ĝi, sed kiam varmigita en ĉeesto de koncentrita sulfata acido ĝi malkomponiĝas en karbona duoksido kaj amoniako.[2] La cianurata acido estas nur trimero de la cianata acido. En akva solvaĵo, cianata acido estas miksaĵo de la taŭtomeraj formoj, kaj ketonaj kaj enolaj, kiuj polimerizas respektive al cianurata acido kaj ciamelido.

Ketona kaj enola taŭtomerioj de cianata acido

HOCN  HN=C=O

Cianata acido estas tre reakciema kaj dissolviĝas en alkoholo donante uretanojn kaj alkilaj alofanatoj. La kristalaj strukturoj de la cianatoj elmontras ke ĉi-jono estas lineara kaj hipoteze ĝi prezentas unu el la eblaj formulaĵoj: H+O-C=N- aŭ H+O=C=N-. Kiam kombinita kun akvo-molekuloj kiel kristaliga-akvo, cianurata acido kapablas estigi grandajn kristalojn. Hidratigita solvaĵo de cianata acido povas spontanee sperti eksplodo-malkomponadon sub ordinara temperaturo, disvolvante grandan varmo-evoluon kaj konvertiĝante en solida maso mirinde blanka.[3]

Taŭtomeraj formulaĵoj de la cianata acido
H-O-C≡N
O=C=N-H
C-≡N+-O-H
H-C≡N→O
Cianata acido
Izocianata acido
Izofulminata acido
Fulminata acido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Cianata acido malkomponiĝas en acida medio:

cianata acido+akvokarbona duoksido+amoniako

Reakcio 2

cianata acido+klorida acido+akvoamonia klorido+karbona duoksido

Reakcio 3

  • Kun eksceso de akvo cianatoj formas ureon:

4cianata acido+4akvo2karbona duoksido+amonia karbonato+ureo

Reakcio 4

  • En ĉeesto de oksidigaĵoj, cianatoj eligas nitrogenon:

2cianata acido+3hipoklorita acido+akvo2karbonata acido+3klorida acido+nitrogeno

Reakcio 5

  • Per malkomponado, "etila cianurato" donas cianatan acidon:

trietila cianurato3cianata acido+3etileno

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj