Kalcia cianamido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Kalcia cianamido
Plata kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Kristala kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalcia karbimido
  • Nitrolimo
  • Kalcia cianido
  • Metano-du-imino
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 156-62-7
ChemSpider kodo 10669887
PubChem-kodo 4685067
Merck Index 15,1664
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, blanka aŭ cindrokolora senodora solidaĵo
Molmaso 80.1021 g·mol−1
Denseco 2.29g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Solvebleco Akvo:reakcias g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R37 R41 R15 R43 R37/38 [1]
Sekureco S26 S39 S43 S36/37/39 S22 S45 S28
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Kalcia cianamido estas senkolora, blanka aŭ cindrokolora (la koloro dependas de la pureco) kemia kombinaĵo kiu reakcias kun akvo kaj estas nesolvebla en etanolo. Ĝi estas volatila ĉe altaj temperaturoj, sublimiĝas sub Ŝablono:GdC (sub atmosfera premo) kaj fandiĝas sub troa premo kun nitrogeno ĉe Ŝablono:GdC.

Kalcia cianamido malrapide reakcias kun aer-humideco estigante ureon, cianamidon, du-cianamidon kaj amoniakon. Kalcia cianamido uzatas en agrikulturo kiel nitrogenhava sterko. En kemia industrio, kalcia cianamido uzatas en la produktado de cianidoj, guanidinoj kaj vasta variaĵo da organikaj komponaĵoj.

Kalcia cianamido estas toksa substanco kaj ĉefe agadas kiel haŭto- kaj pulmoj-iritanto. Tokseco estas relative malalta sed ĝi pligrandigas kiam kombinita kun alkoholo. Agado de la cianamido sekvata per alkoholaj drinkaĵoj kaŭzas seriozan venenadon akompanata de sufokiĝo-senso. Ĉi-specifa toksefiko estas kialo por ke cianamidaj solvaĵoj estas proponataj por uzo en anti-alkoholaj drogoj.

Sintezo

  • Kalcia cianamido estas preparata ekde la kalcia karbido. La pulvora karbido estas varmigita al ĉirkaŭ Ŝablono:GdC en elektra forno en kiu la nitrogeno trapasas dum pluraj horoj. La produkto estas malvarmigita sub meditemperaturo kaj ajna nereakciita karbido zorge foriĝas per akvo:
Procezo Frank-Caro por sintezo de kalcia cianamido

CaC2 + N2 1000oC2000oC CaN=C=N + C

Kalcia karbido estas tre malmola materialo, kaj la muelprocezo okazas en pluraj etapoj. Por ke ne okazu eksplodo-riskon dum la produktado de kalcia cianamido, pro liberigo de la acetilena gaso, la lastaj etapoj de la reakcio proceziĝas sub nitrogena atmosfero. La karbido reduktiĝas al konsistenco de faruno, tre simila al cemento laŭ ŝajno.[4]

Reakcioj

Reakcio 1

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O 110oC2 NH3 + CaCO3

Reakcio 2

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O varmo Ca(OH)2 + CO(NH2)2

Reakcio 3

Reakcio de kalcia cianamido kun oksigeno

2 CaN=C=N + 3 O2 → CaCO3 + 2 N2

Reakcio 4

Reakcio de kalcia cianamido kun natria karbonato

CaN=C=N + Na2CO3 + 2 C → CaCO3 + 2 NaCN

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj