Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro

El testwiki
Revizio de 19:17, 8 jan. 2025 fare de imported>Д.Ильин
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro En geometrio, la malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (aŭ simple rombo-tri-seslatera kahelaro) estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Estas unu triangulo, du kvadratoj, kaj unu seslatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,2{3,6}t0,2{6,3}.

La kahelaro povas esti konstruita per laterotranĉo de la regula seslatera kahelaro aŭ per laterotranĉo de la regula triangula kahelaro.

Estas nur unu unuformaj kolorigoj de malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam la 4 edroj (3.4.6.4) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 1232. Ŝablono:-

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de laterotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.4.n.4).


Kubokedro (3.4.3.4)

Rombokub-okedro (3.4.4.4)

Rombo-dudek-dekduedro (3.4.5.4)

Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (3.4.6.4)

Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro (3.4.7.4)

Malgranda rombo-tri-oklatera kahelaro (3.4.8.4)

Uzoj


Ornama versio

La ludo Kensington

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Ŝablono:Citlibro (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p40.

Ŝablono:Projektoj