Granda rombo-tri-seslatera kahelaro

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Pluredro En geometrio, la granda rombo-tri-seslatera kahelaroentutotranĉita triangula kahelaroentutotranĉita seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula triangula kahelaro aŭ per entutotranĉo de la regula seslatera kahelaro.

En la kahelaro estas unu kvadrato, unu seslatero kaj unu dekdulatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝiaj simboloj de Schläfli estas t0,1,2{3,6} kaj t0,1,2{6,3}.

Estas nur unu unuforma kolorigo de granda rombo-tri-seslatera kahelaro, kun ĉiu speco de edroj kun sia aparta koloro.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La granda rombo-tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de entutotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (4.6.2n). Ĉi tiuj pluredroj estas zonopluredroj.

Dosiero:Uniform polyhedron-23-t01.png
Seslatera prismo (4.6.4)

Senpintigita okedro (4.6.6)

Granda rombokub-okedro (4.6.8)

Granda rombo-dudek-dekduedro (4.6.10)

Granda rombo-tri-seslatera kahelaro (4.6.12)

Granda rombo-tri-seplatera kahelaro (4.6.14)

Granda rombo-tri-oklatera kahelaro (4.6.16)

Granda rombo-tri-naŭlatera kahelaro (4.6.18)

Referencoj

  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p41.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj