Rombo-dudek-dekduedro
Ŝablono:Pluredro La rombo-dudek-dekduedro aŭ malgranda rombo-dudek-dekduedro estas pluredro, arĥimeda solido. Ĝi havas 20 regulajn triangulajn edrojn, 30 regulajn kvadratajn edrojn, 12 regulajn kvinlaterajn edrojn, 60 verticojn kaj 120 laterojn.
La nomo rombo-dudek-dekduedro referas al la tiu fakto ke la 30 kvadrataj edroj kuŝas en la samaj ebenoj kiel 30 edroj de la romba tridekedro kiu estas duala al la dudek-dekduedro.
Ĝi povas esti nomata ankaŭ kiel laterotranĉita dekduedro aŭ laterotranĉita dudekedro de laterotranĉaj operacioj de ĉi tiuj du pluredroj.
Areo kaj volumeno
La areo A kaj la volumeno V de rombo-dudek-dekduedro de latera longo a estas:
Karteziaj koordinatoj
Karteziaj koordinatoj de verticoj de rombo-dudek-dekduedro centrita je (0, 0, 0) estas
- (±1, ±1, ±τ3),
- (±τ3, ±1, ±1),
- (±1, ±τ3, ±1),
- (±τ2, ±τ, ±2τ),
- (±2τ, ±τ2, ±τ),
- (±τ, ±2τ, ±τ2),
- (±(2+τ), 0, ±τ2),
- (±τ2, ±(2+τ), 0),
- (0, ±τ2, ±(2+τ)),
kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio.
Geometriaj rilatoj
La rombo-dudek-dekduedro komunigas sian situon de verticoj kun 3 nekonveksaj unuformaj pluredroj kaj kun la unuformaj kombinaĵoj de 6 aŭ 12 stelokvinlateraj prismoj:
Malgranda dekdu-dudek-dekduedro |
Malgranda rombo-dekduedro |
Malgranda steligita senpintigita dekduedro |
Solidoj de Johnson surbaze de la rombo-dudek-dekduedro estas:
Vidu ankaŭ
- Dekduedro
- Dudekedro
- Dudek-dekduedro
- Rombokub-okedro
- Senpintigita dudek-dekduedro (granda rombo-dudek-dekduedro)
Referencoj
- Ŝablono:Citlibro (Sekcio 3-9)
Eksteraj ligiloj
- Ŝablono:MathWorld
- La unuformaj pluredroj
- Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj