Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro
Ŝablono:Pluredro En geometrio, la malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Estas unu triangulo, du kvadratoj, kaj unu seplatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,2{3,7} aŭ t0,2{7,3}.
La kahelaro povas esti konstruita per laterotranĉo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro aŭ per laterotranĉo de la regula ordo-7 triangula kahelaro. Ŝablono:-
Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj
La malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro estas ero de vico de laterotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.4.n.4).
Kubokedro (3.4.3.4) |
Rombokub-okedro (3.4.4.4) |
Rombo-dudek-dekduedro (3.4.5.4) |
Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (3.4.6.4) |
Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro (3.4.7.4) |
Malgranda rombo-tri-oklatera kahelaro (3.4.8.4) |
Duala kahelaro
La duala kahelaro estas deltosimila tri-seplatera kahelaro, la latera krado de ĝi estas kunaĵo de lateraj kradoj de ordo-3 seplatera kahelaro kaj ordo-7 triangula kahelaro (tamen la aldonaj verticoj aperas tie kie intersekciĝas lateroj de la du diversaj fontaj kahelaroj).
Vidu ankaŭ
- Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro
- Ordo-3 seplatera kahelaro
- Kahelaro de 2-dimensia ebeno
- Listo de unuformaj ebenaj kahelaroj
- Krado de Kagome