Jodoformo

El testwiki
Revizio de 09:59, 25 feb. 2025 fare de imported>Stefangrotz (ReVo)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Jodoformo
Plata kemia strukturo de la Jodoformo
Tridimensia kemia strukturo de la Jodoformo
Flavaj kristaloj de Jodoformo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trijodo-metano
  • Trijodido de formilo
  • Trijodido de metilo
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 75-47-8
ChemSpider kodo 6134
PubChem-kodo 6347
Merck Index 15,5076
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflavaj kristaloj kun kvazaŭ safranodoro
Molmaso 393,732 g·mol−1
Denseco 4,008g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Ekflama temperaturo Ŝablono:GdC
Solvebleco Akvo:0,1 g/L
Mortiga dozo (LD50) 355 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R36/37/38
Sekureco S22 S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS Damaĝo Piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Jodoformo CHI3, ankaŭ konata kiel trijodo-metano, estas flava solidaĵo, volatila substanco kun akra kaj karakteriza odoro kaj dolĉeca gusto, apartenanta al la familio de la organikaj halogenidaĵoj uzata kiel antisepsa komponaĵo de pluraj medikamentoj. Ĝi estas analoga substanco al kloroformo kaj bromoformo. Ĝia antisepsa propreco venas el la liberigitaj jodoj en ĝiaj solvaĵoj, tamen, pro ĝia malagrabla odoro, ĝi estas anstataŭata de aliaj formulaĵoj enhavantaj jodon.

Historio

Jodoformo estis unue sintezita kaj priskribita en jaro 1822 de la franca profesoro pri apoteko Georges-Simon Serullas (1774-1832) per elektrolizo de akvaj solvaĵoj de acetono, neorganikaj jodidoj kaj natria karbonato. Samtempe, la angla kemiisto kaj profesoro pri kemio John Thomas Cooper (1790-1854) sendepende faris la saman malkovron sed ne publikigis ĝin.

Tamen, nur en 1880 ĝia antisepsa agado estis malkovrita, kaj tio igis ĝin gravan medikamenton. Ĝi ne posedas iritan agadon, ĝi estas antisepsa substanco kun seninfektigaj proprecoj. Ĝiaj bonfaraj efikoj sur la damaĝitaj histoj okazas pro ĝia forte protektaj povoj kaj mekanike kaj konservante la asepsion, promociante do pli rapida kuracado. Ĝi ankaŭ detruas la toksajn substancojn estigitajn de kelkaj mikroorganismoj.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Jodoformo estas preparita ekde la etanolo per agado de jodo en ĉeesto de natria hidroksido donante acetaldehidon, natrian jodidon kaj akvon.
  • La acetaldehido reakcias kun troo da jodo kaj natria hidroksido por formi trijodoacetaldehidon, natrian jodidon kaj akvon.
  • La trijodoacetaldehido reakcias kun natria hidroksido por formi jodoformon, natrian jodidon kaj natrian formiaton.[2]

Etanolo 2NaI2H2O+I2+3NaOHAcetaldehido3NaI3H2O+3I2+3NaOHTrijodo-acetaldehidoHCOONa+NaOHJodoformo

Reakcioj

Reakcio 1

  • Kiam varmigita kun Arĝenta pulvoro, jodoforomo donas acetilenon:[3]

2 Jodoformo 6AgI+AgAcetileno

Reakcio 2

  • Jodoformo reakcias kun primaraj aminoj en ĉeesto de solvaĵo de kalia hidroksido donante ofendodoran substancon konatan kiel karbilaminon aŭ izonitrilon.[3]

Jodoformo + Anilino3KI3H2OEtanolo+3KOHFenil-karbilamino

Reakcio 3

Jodoformo + Fenolo3NaI2H2O+3NaOHSalikaldehido

Reakcio 4

  • Jodoformo reakcias kun varma nitrata acido por doni jodo-pikrinon. Jodo-pikrino estas uzata en la produktado de nitrometano (CAS Numero 75-52-5), iu brulaĵo uzata en militaj aferoj:[4]

Jodoformo H2OHNO3𝖨𝟥𝖢𝖭𝖮𝟤

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo