Natria jodido
| Natrum Iodatum[1] | |
| Kemia strukturo de la Natria jodido | |
| Tridimensia kemia strukturo de la Natria jodido | |
| Kristala strukturo de la Natria jodido | |
| Blankaj kristaloj de natria jodido | |
| Alternativa(j) nomo(j) | |
| |
| Kemia formulo | |
| CAS-numero-kodo |
|
| ChemSpider kodo | 5048 |
| PubChem-kodo | 5238 |
| Fizikaj proprecoj | |
| Aspekto | Blanka delikveska senodora solido |
| Molmaso | 149,89 g mol−1 |
| Smiles | [Na+].[I-] |
| Denseco | 3,67 g/cm3 |
| Refrakta indico | Ŝablono:Refraktindico |
| Fandopunkto | Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 934 K) |
| Bolpunkto | Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 1,577 K) |
| Solvebleco:Akvo |
|
| Acideco (pKa) | 8-9.5 |
| Mortiga dozo (LD50) | 4340 mg/kg (muso, buŝa) |
| Ekflama temperaturo | Ne bruliva |
| Sekurecaj Indikoj | |
| Risko | R36 R38 R42 R43 R50 R61 |
| Sekureco | S26 S36 S37 S39 |
| Pridanĝeraj indikoj | |
| Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj | |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |
| GHS Damaĝo-piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Damaĝa substanco |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | Ŝablono:H-Frazoj |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | Ŝablono:P-Frazoj |
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa) | |
Natria jodido, jodido de natrio aŭ NaI estas neorganika komponaĵo, natria salo de jodida acido. Ĝi estas blanka substanco, kristala solido, uzata kiel nutro-aldonaĵo kaj en organika kemio. Industrie ĝi produktiĝas pere de reakcio inter natria hidroksido kaj jodida acido.
Jodido de natrio, samkiel kalia jodido, estas ordinare uzata por traktado kaj preventado de joda nesufiĉo. Jodohava kuirsalo enhavas unu parton da natria aŭ kalia jodido po 100 mil partoj de natria klorido.
Sintezo
- Kompleta neŭtraligo de jodida acido kaj kaŭstika sodo:
- Kristaloj de natria jodido estiĝas pere de traktado de ferika-feroza jodido kaj natria karbonato:
Reakcioj
- Jodidoj reduktiĝas al jodo per traktado kun kalia permanganato en alkala medio:
- La sama reakcio okazas en la ĉeesto de alia oksidanto: la kalia dukromiato:
- Plumba (II) nitrato reakcias kun natria jodido por estigi belegajn flavajn kristalojn de plumba (II) jodido[3]:
Uzoj
Aktivigita per talio[4], natria jodido emisias fotonojn kaj trembrilas, kiam submetita al jonigaj radiadoj, pro tio ĝi uzatas en trembrilo-detektiloj, plej tradicie en nuklea medicino, geofiziko, nuklea fiziko kaj vivmediaj mezuradoj. Do, natria jodido aktivigita per talio estas vaste uzata materialo por detektado de trembrilaj efektoj[5].
La kristaloj kutime kluĉiĝas al fotomultiplika tubo, ene de hermetike sigelita mekanismo, ĉar natria jodido estas higroskopa. Plej bonaj rezultoj de kelkaj parametroj (tio estas, radiada malmoleco, postinkandesko, travidebleco) atingeblas per variado da kondiĉoj dum kristalkreskiĝo. Kristaloj kun plej altaj niveloj de aktivigo uzatas en ikso-radiaj detektiloj kun alta spektrometra kvalito. Tiucele, natria jodido povas uzati, kaj kiel unuopaj kristaloj, kaj kiel multekristaloj. La ondolondo de emisio estas 415 nm.
YouTube
- How to Make Sodium Iodide at Home
- Make Sodium Iodide (NaI)
- sodium iodide + thallium
- Reakcio kun plumba nitrato
- Plumba jodido - Belega!
Literaturo
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio