Salikilamido
Salikilamido aŭ 2-hidrokso-benzamido estas organika aromata komponaĵo, konsistante je unu amida funkcia grupo kaj unu grupo hidroksila (-OH) respektive en la pozicioj 1 kaj 2 de la fenila ringo. Ĝi estas blanka aŭ rozkolora kristala lumsensiva pulvoro, uzata kiel analgeziaĵo, kontraŭfebraĵo, anti-reŭmataĵo, sedativaĵo, kontraŭinflamaĵo kaj doloroforigaĵo.
Ekskrecio de la salikilamido rapide okazas, ĉefe per la urino. La plej granda avantaĝo de la salikilamido estas ĝia manko de gastro-irito kompare kun aspirino kaj ĝia uzo en hipersensivaj homoj al aspirino. Salikilamido eniras en la Centran nervo-sistemon pli rapide ol aliaj salikatoj kaŭzante sedativecon kaj dormemon en grandaj dozoj.
Salikilamido ne hidroliziĝas al salikato. Antaŭ kelka tempo salikilamido ne plu estas oficiala drogo, pro tio ĝiaj efikoj ne estas fidindaj kaj do ĝia uzo ne estas rekomendinda. Salikilamido estas solvebla en etanolo, metanolo, duetila etero, alkaloj, varma akvo, propileno-glikolo, kaj malmulte solvebla en kloroformo.
Sintezoj
Sintezo 1
Sintezo 2
- Preparado per traktado de salikata acido kaj acetila klorido, sekvata per amoniigo de la salikila klorido
|
salikata acido+acetila kloridosalikila klorido+amoniakosalikilamido |
Sintezo 3
- Preparado per interagado de salikata acido kaj ureo:
Sintezo 4
- Preparado per reakcio inter metila salikato kaj amoniako:[5]
Sintezo 5
- Preparado per agado de salikata acido sur amoniako:
Reakcioj
Reakcio 1
- Reduktigo de la salikilamido:
Reakcio 2
- Sapigo de la salikilamido (CAS-numero 90312-64-6):
|
salikilamido+natria hidroksido2-hidrokso-benzila alkoholo+sodamido |
Reakcio 3
- Pro ĝia amfotera karaktero, salikilamido reakcias kun acidoj kaj bazoj. Ekzemple: kun klorida acido ĝi donas kloridon de salikilamido:
Reakcio 4
- Reakcio kun metala kalio:
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Sigma Aldrich
- Santa Cruz Biotechnology
- DrugBank
- Aspirin and Related Drugs
- Biological Reactive Intermediates: Formation, Toxicity, and Inactivation
- Foye's Principles of Medicinal Chemistry
- Current Concepts in Drug Metabolism and Toxicology