Renormuma grupo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En kvantuma kampa teorio kaj statistika fiziko, la renormuma grupo estas matematika ilo priskribi la ŝanĝon en fizikaj fenomenoj ĉe malsamaj skaloj de energio per renormumi la diversajn interagojn kiuj fortiĝas aŭ malfortiĝas tra diversaj skaloj energiaj.

Difino

Konsideru sistemon kun dinamikaj variabloj x1,,xN kaj konstantoj λ1,,λk kiuj komplete determinas la dinamikon de la sistemo. Ni klopodu priskribi la sistemon kun malplimulta nombro de variabloj x~i (multfoje, la variabloj observeblaj eĉ ĉe malgranda energia skalo Λ~) simile al la plena priskribo, escepte de ŝanĝoj de la konstantoj λ1λ~1,,λkλ~k. Se ni sukcesas, do la teorio estas renormumebla. La tiajn transformojn λiλ~i oni povas komponi; tial la aro de tiaj transformojn formas monoidon (sed, ĝenerale, ne vera grupon, ĉar neŭtriganto ne ĉiame ekzistas). Tiu ĉi monoido nomiĝas la grupo de renormuma — misnomo teknike.

Renormuma grupo de Wilson

Specife, konsideru eŭklida kampteorio

Z=𝒟ϕexp(L[ϕ]).

Ni restriktu la aron de dinamikaj variabloj el tutaj movokvantaj komponantoj ϕ(p) al nure komponantoj verigantaj |p|<M (kie M estas energia skalo) per integrali la komponantojn ϕ(p) kun |p|>M:

Z=𝒟<Mϕ𝒟>Mϕ^exp(L[ϕ+ϕ^])
=𝒟<Mϕexp(Lef[ϕ])

kie

Lef[ϕ]=ln𝒟>Mϕ^exp(L[ϕ+ϕ^])

nomiĝas la efektiva lagranĝiano (aŭ efektiva ago, se la dimensioj inkluzivas tempon).[1]

Ekvacio de Callan–Symanzik

La renormuma grupo de Wilson estas simpla koncepte, sed praktike kalkuli uzante ĝin estas malfacile, pro kiu oni uzas la formulado de Callan–Symanzik.

Konsideru teorio kun unu sendimensia kuplokonstanto λ. Konsideru la renormumita n-punkta funkcio

Gn(x1,x2,,xn)=0|𝖳[ϕ(x1)ϕ(x2)ϕ(xn)]|0

renormumita simile al la surmasoŝela skemo, sed sur la nefizikaj movokvatoj p2=M2.

Observu ke la nuda n-punkta funkcio

Zn/2Gn(x1,x2,,xn)=0|𝖳[ϕ0(x1)ϕ0(xn)]|0

devas ne dependi de la renormuma skemo. Se ni ŝanĝus la renormuman skemon MM+δM infinitezime, do Gn devus ŝanĝi ankaŭe pro fiksi Zn/2Gn konstante:

n2δZ/Z+δGn=0.

Laŭ renormumita perturba teorio, la kalkulo de Gn dependas nur de la renormumita kuplokonstanto λ kaj la renormuma skalo M. Tial la kvanto (1/2Z)δZ/δM=(1/n)δGn/δM ankaŭ dependas nur de λ kaj M. Laŭ dimensia analitiko ni povas esprimi

12ZδZδM=1Mγ(λ)

por ia funkcio γ.

Dume, λ ankaŭ ŝanĝas infinitezime λλ+δλ, kaj ni skribu

δGn(x;M,λ)=δMGnM+δλGnλ.

Do simile δλ/δM dependas nur de λ kaj M. Laŭ dimensia analitiko ni povas esprimi

δλδM=1Mβ(λ)

por ia funkcio β.

Fine, komponante la esprimojn, ni havas la formulon

GnM+β(λ)Gnλ+nγ(λ)Gn=0.

Tiu ĉi estas la ekvacio de Callan–Symanzik. La funkcio β(λ), la beta funkcio[2], priskribas la ŝanĝon de kuplokonstantoj tra ŝanĝo de renormuma skalo. Simile, la gama funkcio[3] γ(λ) priskribas la ŝanĝon de renormuma faktoro de kampa forto.

Notoj

Ŝablono:Referencoj

Referencoj

Artikoloj

Libroj

  • T. D. Lee: Particle physics and introduction to field theory. Harwood Academic Publishers, 1981, [ISBN 3-7186-0033-1].
  • L.Ts.Adzhemyan, N.V.Antonov, kaj A.N.Vasiliev: The Field Theoretic Renormalization Group in Fully Developed Turbulence. Gordon and Breach, 1999. [ISBN 90-5699-145-0].
  • Vasil'ev, A.N.: The field theoretic renormalization group in critical behavior theory and stochastic dynamics; Chapman & Hall/CRC, 2004. [ISBN 9780415310024]
  • Zinn-Justin, J.: Quantum field theory and critical phenomena, Oxford, Clarendon Press (2002), ISBN 0-19-850923-5
  • —: Renormalization and renormalization group: From the discovery of UV divergences to the concept of effective field theories, en: de Witt-Morette C., Zuber J.-B. (redaktistoj), Proceedings of the NATO ASI on Quantum Field Theory: Perspective and Prospective, June 15–26, 1998, Les Houches, Francio, Kluwer Academic Publishers, NATO ASI Serio C 530, 375-388 (1999). [1].
  • Kleinert, H. kaj Schulte Frohlinde, V: Critical Properties of φ4-Theories, World Scientific (Singapuro, 2001) Ŝablono:Webarchiv. [ISBN 981-02-4658-7]. [2]
  1. Notu bone: ekzistas malsama, sed simila, difino de la "efektiva ago" en kvantuma kampteorio, kiel la funkcio kies ekstremumo estas la vakua atendata valoro de la kampo.
  2. Ne konfuzu kun la ne rilata beta-funkcio en matematiko.
  3. Ne konfuzu kun la ne rilata Γ-funkcio en matematiko.