Beta-funkcio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Matematikaj funkcioj

Ĉi tiu artikolo temas pri la Eŭlera beta-funkcio, konvencie skribata Β(x,y). Ekzistas ankaŭ aliaj beta-funkcioj en matematiko kaj fiziko.

La matematika beta-funkcio, alinome Eŭlera integralo de la unua speco, estas speciala funkcio, kiun oni difinas por kompleksaj nombroj x kaj y kun pozitiva reela parto:

B(x,y)=01tx1(1t)y1dt

kiam

Re(x),Re(y)>0

La beta-funkcion studis Leonhard Euler kaj Adrien-Marie Legendre, kaj la nomon al ĝi donis Jacques Binet. Ekzistas ankaŭ ĝeneraligo de la funkcio, t.n. nekompleta beta-funkcio kaj ties variaĵo reguligita nekompleta beta-funkcio.

Ecoj de la funkcio

  • : B(x,y)=B(y,x), t.e., la funkcio estas simetria.
  • : B(x,y)B(x+y,1y)=πxsin(πy),

La funkcio povas esti prezentita ankaŭ per sekvaj formuloj

B(x,y)=Γ(x)Γ(y)Γ(x+y)
B(x,y)=20π/2sin2x1θcos2y1θdθ,Re(x)>0, Re(y)>0
B(x,y)=0tx1(1+t)x+ydt,Re(x)>0, Re(y)>0
B(x,y)=1yn=0(1)n(y)n+1n!(x+n)kaj(x)n=x(x1)(x2)(xn+1)
B(x,y)=x+yxyn=1(1+xyn(x+y+n))1,

Derivaĵo

xB(x,y)=B(x,y)(Γ(x)Γ(x)Γ(x+y)Γ(x+y))=B(x,y)(ψ(x)ψ(x+y))

kie  ψ(x) estas la digamma-funkcio.

Aproksimaĵo

Oni povas aproksimi la beta-funkcion per la formulo de Stirling:

B(x,y)2πxx12yy12(x+y)x+y12

por grandaj: x kaj y.

Sed se x estas granda kaj y estas konstanta, tiam validas

B(x,y)Γ(y)xy.

Nekompleta beta-funkcio

La nekompleta beta-funkcio, estas ĝeneraligo de la beta-funkcio kaj difinita kiel

B(x;a,b)=0xta1(1t)b1dt.

Por x = 1, la nekompleta funkcio egalas al la kompleta funkcio.

Reguligita (senkompleta) beta-funkcio estas difinita kiel

Ix(a,b)=B(x;a,b)B(a,b).

Integrante la formulon, oni ricevas por entjeraj a kaj b:

Ix(a,b)=j=aa+b1(a+b1)!j!(a+b1j)!xj(1x)a+b1j.

Pri la reguligita beta-funkcio validas

I0(a,b)=0
I1(a,b)=1
Ix(a,b)=1I1x(b,a)

Ŝablono:Projektoj