Povumo

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En fiziko, povumo (simbolo: P) povas esti aŭ mekanika, aŭ elektra aŭ optika.

Mekanika povumo

Mekanike, la povumo estas la kvanto da laboro W farita por unuo de tempo t. Eblas do vidi tion kiel fluon de energio, egale al rapido de ŝanĝo de energio en sistemo, definite per:

P=dEdt

kie

La mezurunuo de povumo estas do energio dividite per tempo.

Povumo de forto

Se la aplika punkto de forto F (en neŭtono) moviĝas laŭ momenta rapido v (en metro/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

P=Fv .

Oni povas facile trovi tiun rezultaton per derivaĵo de la laboro de forto.

Povumo de momanto de forto

Se objekto rotacias sub la ago de momanto de forto C (en neŭtono.metro) kaj turniĝas kun angula rapido Ω (en radiano/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

P=CΩ .

SI unuo

La unuo de povumo laŭ SI estas vato (W), kiu estas unu ĵulo por sekundo (J/s).

Ne-SI unuoj

Kelkaj el ili estas:

Elektra povumo

Elektre, pri kontinuaj tensio kaj kurento la povumo P donita al aparato estas:

P=IU

kiel

  • P estas la povumo, mezurata per vatoj (W)
  • U estas la tensio trans la aparato, mezurata per voltoj (V)
  • I estas kurento trairanta ĝin, mezurata per amperoj (A)

Se komponaĵo estas rezistilo, tiam veras la ĵula leĝo:

P=I2R

P=U2R

kie

Optika povumo

Diagramo de simpla optikilo: la ŝajna bildo estas pli granda ol la objekto.

Optike, la angula grandigeco G de optika sistemo (optikilo kiel konverĝa lenso, lupeo, mikroskopo) estas la kvociento de la angulo α, laŭ kiu oni vidas tra la sistemo la ŝajnan longon L de objekto, per la angulo α, laŭ kiu oni rekte vidas objekton de longo l sen la optikilo:

G=αα.

Kutime, oni proksimumas la angulojn per iliaj tangentoj:

αlf, (konsiderante, ke la okulo estas proksime de la ĉefa fokuso)

kie f estas la ĉefa fokusa distanco;

αld,

kie d estas la distanco inter la observantokulo, tielmaniere:

Gdf.

La povumo P de optika sistemo estas la kvociento de la angulo α, laŭ kiu oni vidas objekton tra optikilo, per la longo l de tiu objekto:

P=αl, la unuo de optika povumo laŭ SI estas radiano/metro.

Ju pli la angulo laŭ kiu oni vidas objekton estas granda, ju pli tamen tiu objekto estas malgranda, despli la povumo P estas granda. Oni kutime konsideras la aprioran povumon Pi per la proksimuma valoro α, do:

Pi=1f, kies la mezurunuo estas la dioptrio;

esprimita ankoraŭ kiel funkcio de G:

Pi=Gd,

Kutime la elektita valoro de d estas 25 cm (konsiderata kiel la minimuma vido-distanco), do laŭ SI unuoj:

Pi=4.G.

Ŝablono:Projektoj