Derivaĵo (matematiko)

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Matematikaj funkcioj

Tanĝanta linio ĉe punkto. Por kalkuli la derivaĵon de punto al kurbo oni konverĝas la inkrementon de la inkrementa rilatumo al 0. Jen grafike kion signifas: la grizaj linioj estas la simulo de la konverĝo.

Derivaĵo estas unu el la bazaj konceptoj de analitiko kaj infinitezima kalkulo, kune kun la integralo. La derivaĵo de funkcio ĉe iu punkto estas la angula koeficiento de la grafikaĵo de la funkcio ĉe tiu punkto.

Difino kaj notaciaj variaĵoj

Tanĝanta rekto al linio. La angula koeficiento de tia rekto estas la derivaĵo de la funkcio ĉe la koncerna punkto.

En analitiko la derivaĵo de reela funkcio de reela variablo f(x) en la punkto x0 estas difinita kiel la limeso de la inkrementa rilatumo konverĝanta al 0 de h, se ĝi ekzistas kaj estas finia.

Klarigo, donanta la komencan intuician ideon pri la derivaĵo, kiel la "grado" de funkcioŝanĝo, dum la argumento ŝanĝiĝas.

Pli precize, funkcio f(x)difinita en ĉirkaŭaĵo x0 estas derivebla en la punkto x0 se ekzistas kaj estas finia la limeso:

limh0f(x0+h)f(x0)h

La valoro de ĉi tiu limeso nomiĝas derivaĵo de la funkcio en la punkto x0. Se funkcio f(x) estas derivebla en ĉiu punkto de la intervalo (a,b), tiam oni diras, ke la funkcio estas derivebla en (a,b).

Ekzistas pluraj malsamaj simbolaj notacioj por derivaĵo de funkcio f en punkto x0:

f(x0).
D[f(x0)].
df(x0)dx.
  • La historie unua notacio estas ankoraŭ uzata en fiziko:
(dfdx)(x0).
  • Laŭ la notacio de Newton, derivaĵo rilate al la tempo t:
f˙(to).

Maldekstra kaj dekstra derivaĵo

Nomiĝas maldekstra derivaĵo de f ĉe la punkto x0:

f'(x0)=limh0f(x0+h)f(x0)h

Nomiĝas dekstra derivaĵo de f ĉe la punkto x0:

f'+(x0)=limh0+f(x0+h)f(x0)h

Funkcio estas derivebla ĉe x0, se kaj nur se ekzistas la maldekstra kaj dekstra derivaĵoj, kiuj estas egalaj.

Teoremoj

Teoremo de Fermat

Ŝablono:Ĉefartikolo Estu:

tiam la derivaĵo de la funkcio en x0 estas nula, tio estas f(x0)=0.

Teoremo de Rolle

Ŝablono:Ĉefartikolo Estu f(x) kontinua funkcio en [a,b] kaj derivebla en (a,b). Se f(a)=f(b), tiam ekzistas almenaŭ unu punkto x0 en la intervalo (a,b), kies derivaĵo nuliĝas.

Teoremo de Lagrange

Ŝablono:Ĉefartikolo Estu f(x) kontinua funkcio en [a,b] kaj derivebla en (a,b). Ekzistas almenaŭ unu punkto x0 en la intervalo (a,b), kies derivaĵo egalas al f(b)f(a)ba.

Teoremo de Cauchy

Ŝablono:Ĉefartikolo Estu f(x) kaj g(x) kontinuaj funkcioj en [a,b] kaj deriveblaj en (a,b) kaj g(x)0x(a,b), tiam ekzistas almenaŭ unu punkto x0 en (a,b) tia, ke:

f(x0)g(x0)=f(b)f(a)g(b)g(a)

Teoremo pri konstanta funkcio

Funkcio estas konstanta en iu intervalo [a,b], s.n.s. ĝi estas derivebla, kaj ĝia derivaĵo nulas en tia intervalo (a,b).

Tiu aserto estas konsekvenco de la difino de la derivaĵo, kaj apliko de la teoremo de Lagrange.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Ŝablono:Analitiko