Povumo de Planck

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En fiziko, la povumo de Planck PP estas la mezurunuo de povumo en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.

Ĝi egalas al

PP=c5G

kie c estas lumrapideco en vakuo;

G estas gravita konstanto.
=h2π estas malpligrandigita konstanto de Planck.

Ĝia valoro estas

PP ≈ 3,62831(36) · 1052 W

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas PP = 3,62831 · 1052 W ± 0,00036 · 1052 W.

Relativa necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de PP preskaŭ egalas al tiu de G. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.

Fizika signifeco

La povumo de Planck estas energio de Planck dividita per la tempo de Planck:

PP=EPtP

kie EP estas energio de Planck

tP estas la tempo de Planck

La povumo de Planck estas nepraktike granda unuo. La gamo-radiaj ekbriloj, la plej helaj fenomenoj sciataj, havas eligojn de ordo de 1·1045 W, kio estas je proksimume dek milionoj fojoj pli malgrande ol la povumo de Planck. Superado de 1/4 de la povumo de Planck produktus eventan horizonton sub ĝenerala relativeco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj