Natria tiocianato
Natria tiocianato, tiocianato de natrio aŭ NaSCN, ankaŭ konata kiel natria tiocianido, estas kemia kombinaĵo de natrio, sulfuro kaj nitrogeno, higroskopa senkolora salo kaj unu el la ĉefaj fontoj de la anjono tiocianata. Kiel tia, ĝi uzatas kiel antaŭaĵo por la sintezo de farmaciaĵoj kaj aliaj kemiaj derivaĵoj. Tiocianataj saloj ordinate prepareblas per reakcio inter unu cianido kaj elementa sulfuro.
Sintezo
- Natria tiocianato prepareblas per reakcio inter sulfuro kaj natria cianido:
- Natria tiosulfato per traktado kun natria cianido estigas natrian tiocianaton:
- :Natria tiocianato estiĝas per traktato de fera(II) sulfido, natria cianido, kaj oksigeno en akva solvaĵo:[1]
Reakcioj
- Natria tiocianato reakcias kun ferika klorido por estigi ferika tiocianido[2]:
- Ferika sulfato reakcias kun natria tiocianato por estigi ruĝan solvaĵon de heksa-tiocianato de fero (III):[3]
- Natria tiocianato kaj kalia permanganato en acida medio estigas salojn de la respektiva acido kaj natria cianido[4]:
Proprecoj
Natria tiocianato kristaliĝas laŭ ortorombaj strukturoj. Ĉiu natria jono ĉirkaŭiĝas kun tri sulfuratomoj kaj tri nitrogenaj ligentoj pere de triatoma tiocianida anjono. Ĝi ordinare uzatas en laboratorio kiel testo por la ĉeesto de feraj (III) anjonoj.
Natria tiocianato uzatas por konverti alkilajn halogenidojn en la korespondajn alkilo-tiocianatoj. Tre proksimaj reakciantoj estas amonia kaj kalia tiocianatoj, kiu estas dufoje pli solvebla en akvo. Arĝenta tiocianato povas same uzati, la precipitaĵo de nesolveblaj arĝentaj halogenidoj helpas simpligi izolon kaj purigon.
- Traktado de "izopropila bromido" kaj natria tiocianato en varma solvaĵo de etanolo estigas izopropilan tiocianaton, laŭ la ekvacio:

Protonigo de natria tiocianato estigas izotiocianidan acidon aŭ HNCS (pKa-1,28). Tiocianatoj akceptas organikajn aminojn por estigi derivaĵojn de la tioureo:
Literaturo
- Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj
- Santa Cruz Biotechnology Ŝablono:Webarchiv
- Chemical Book
- ChemNet Ŝablono:Webarchiv
- Nile Chemicals
- GuideChem
- Sigma AldrichŜablono:404
Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio