Natria bifluorido

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Tabela informkesto

Natria bifluorido
Kemia strukturo de la
Natria bifluorido
Kristala strukturo de la
Natria bifluorido
Alternativa(j) nomo(j)
Bifluorido de natrio
Aspekto Blanka solido
Kemia formulo
NaHF2
CAS-numero-kodo 1333-83-1
PubChem-kodo 219061
Fizikaj proprecoj
Molmaso 61,9945 g mol−1
Denseco 2.08 g/cm3
Fandopunkto Ŝablono:GdC (Ŝablono:GdF; 433 K)
(malkomponiĝas)
Sekurecaj Indikoj
Risko R25 R34
Sekureco S(S1/2) S22 S26 S37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS PiktogramoŜablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Natria bifluorido, hidrogena fluorido de natrioNaHF2 estas neorganika kombinaĵo, salo de natrio kaj fluoro, blanka solido, akvosolvebla, kiu makomponiĝas per vamigo. Natria bifluorido estas ne bruliva, higroskopa substanco kaj posedas akran flaron. Ĝi uzatas kiel antisepsaĵo, insekticido, fungicido, kiel medikamento en la traktado de ostoporozo, koroda substanco por vitraĵoj, emajloj kaj ceramikaĵoj, kaj industrie en pluraj aplikoj samkiel konservado de anatomiaj kaj zoologiaj specimenoj, en metala galvanizado, kemiaj armiloj[2], kaj multaj aliaj praktikaj uzoj. Ĝi estas tre damaĝa kiam ingestita, forte iritanto per haŭtokontakto, okuloj kaj inhalado. Ĝi dissociiĝas en akvo kun varmoeligo al fluorida acido kaj natria fluorido.

NaHF2 HF + NaF

Preparado

Natria bifluorido estiĝas per neŭtraliga reakcio el reziduaĵoj de fluorida acido, kiu rezultas el produktiado de superfosfataj sterkoj. Tipaj bazoj estas natria karbonato kaj natria hidroksido. La procezo okazas en du etapoj, priskribitaj per la hidroksido:

HF + NaOH → NaF + H2O

HF + NaF → NaHF2

Natria bifluorido reakcias kun akvo kaj haŭtohumideco por estigi fluoridan acidon. Kiam varmigita al gasa stato, ĝi same estigas natrian fluoridon kaj fluoridan acidon.

NaHF2 160oC270oC NaF + HF

La kemiaĵo malkomponiĝas sub agado de fortaj acidoj, fortaj alkaloj, metaloj, akvo kaj vitraĵoj. Natria bifluorido ankaŭ plenumas eksplodajn reakciojn kun kromiila klorido[3], nitrata acido, ruĝa fosforo, natria peroksido, "duetila sulfoksido" kaj "duetila zinko".

Antaŭzorgoj

Natria bifluorido estas koroda kaj irita al haŭtokontakto kaj povas kaŭzi vezikojn kaj inflamojn. Ĝi estas treege damaĝa kiam ingestita. Se eventuale okazos okulkontakto, blindeco kaj kornea damaĝo povas rezulti. Ingestado de natria bifluorido povas kaŭzi stomakobrulon, tuson, ternojn, kiel rezulto je irito de la gastrointesta kaj spira sistemoj. Ekspozicio de la kombinaĵo en la okuloj povas kaŭzi ruĝecon, jukadojn, kaj akvigo. En pluraj kazoj, ekspozicio al natria bifluorido povas kaŭzi morton. Kelkfoje oni povas preni inter 0 ĝis 24 horojn por ke la efikoj de la venenigo per natria bifluorido ekrimarkiĝos.

Literaturo

Ŝablono:Neorganikaj saloj de natrio Ŝablono:Organikaj saloj de natrio

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Portalo Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo

  1. PubChem
  2. Chemicals Used for Illegal Purposes, Robert Turkington
  3. Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene