Kalia hipoklorito

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto

Kalia hipoklorito
Plata kemia strukturo de la
Kalia hipoklorito
Dosiero:Potassium hypochlorite 3D.png
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia hipoklorito
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hipoklorito de kalio
Kemia formulo
Ŝablono:KemiaFormulo
CAS-numero-kodo 7778-66-7
ChemSpider kodo 56409
PubChem-kodo 23665762
Merck Index 15,4904
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 90.547 g·mol−1
Denseco 1.160g cm−3
Fandpunkto Ŝablono:GdC
Bolpunkto Ŝablono:GdC
Acideco (pKa) 7.4
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 192 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
Ŝablono:GHS Piktogramo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj Ŝablono:H-Frazoj
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj Ŝablono:P-Frazoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(Ŝablono:GdC kaj 100 kPa)

Kalia hipoklorito estas kalia salo de hipoklorita acido, senkolora likvaĵo kun forta odoro, forta oksidiganto kun blankigaj proprecoj, uzata en hejma purigado kaj en kemiaj sintezoj. Ĝenerale ĝi komerceblas en 35% solvaĵo kaj uzatas kiel seninfektilo kaj sanigo de la trinkavoj.

En 1789, Claude Louis Berthollet (1748-1822) unue sintezis ĝin kaj nomis ĝin Akvo de Ĵavelo, administra distrikto de Parizo. Ĉar kalia hipoklorito en akva solvaĵo estigas hipokloritan acidon, ĝi uzatas kiel baktericido kaj fungicido. Tia kia natria hipoklorito, kalia hipoklorito estas irita substanco kaj povas kaŭzi damaĝojn ĉe kontakto kun haŭto, okuloj kaj mukoza membranoj.

Inhalado de kalia hipoklorito kaŭzas bronkan iriton, spirmalfacilecon kaj en pli seriozaj kondiĉoj pulmedemon. Ingestado de fortaj koncentriĝoj de kalia hipoklorito estas mortigaj. Solvaĵoj de kalia hipoklorito povas eksplode reakcii kun sennombraj kemiaĵoj, tiaj kiaj ureo, amoniakaj saloj, metanolo, acetileno kaj multaj organikaj komponaĵoj. Varmigo kaj acidido de ĝiaj solvaĵoj povas estigi toksajn gasojn.

Sintezo

𝖢𝗅𝟤+𝟤𝖪𝖮𝖧 0oC 𝖪𝖢𝗅𝖮+𝖪𝖢𝗅+𝖧𝟤𝖮

Literaturo

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Neorganikaj saloj de kalio Ŝablono:Organikaj saloj de kalio