Izoamila alkoholo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
| Bonvolu ne konfuzi... | |
| Ili estas izomeroj sed la unua prezentas la hidroksilon en la unua karbono de la 3-metibutila kateno (primara karbono) dum la dua prezentas la hidroksilon sur la dua karbono (terciara karbono) de la 2-metibutila kateno. | |
Izoamila alkoholo aŭ izopentila alkoholo estas klara, senkolora alkoholo kaj unu el la ok eblaj izomeroj de la amila alkoholo. Ĝi estas uzata kiel solvanto, kemiaj sintezoj, manufakturo de fumosena pulvo, artefarita silko kaj lakoj.
Ĝi estas la ĉefa ingredienco de la bananoleo, iu estero nature trovata kaj ankaŭ produktita kiel gustigilo en industrio. Ĝi same estas la ĉefa ingredienco de la Reakcianto de Kovac, uzata por la bakteria diagnozo de la indola testo.[6]
Izoamila alkoholo estas identigita kiel kemia feromono uzata de vespoj por altiri aliajn membrojn de la abelujo por ke ili ataku. Ĝi estas unu el la komponantoj en la aromo de la Tuber melanosporum, konata kiel nigra trufo.
Sintezoj
Sintezo 1
- Izoamila alkoholo povas sinteziĝi per kataliza hidroformiligo de la izobutileno:
Sintezo 2
- Izoamila alkoholo povas sinteziĝi laŭ diversaj etapoj ekde la izobutanolo:[7]
Literaturo
- Advances in Applied Microbiology, Volume 5
- Proctor and Hughes' Chemical Hazards of the Workplace, Nick H. Proctor, James P. Hughes, Gloria J. Hathaway
- Industrial Alcohol Technology Handbook, NPCS Board of Consultants & Engineers
- Techniques and Experiments For Organic Chemistry, Addison Ault
- Branched-chain Amino Acids, Parte 3, Robert Allison Harris,Robert A. Harris,John R. Sokatch
- Fenaroli's Handbook of Flavor Ingredients, Sixth Edition, George A. Burdock
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Ŝablono:Citaĵo el la reto
- ↑ Merck Index 15-a eldono
- ↑ HMDB
- ↑ Merck Millipre
- ↑ Pubchem
- ↑ Indola testo estas biokemia reakcio plenumata por detektado de sennombraj bakterioj kiuj konvertas triptofanon en indolon. Ĉi-reakcio, plenumata de sennombraj intraĉelaj enzimoj, estas ĝenerale referencata kiel triptofanazo.
- ↑ Industrial Alcohol Technology Handbook, NPCS Board of Consultants & Engineers

