Izobutileno
Izobutileno aŭ izobuteno estas nesaturita hidrokarbonido tre signifoplena por la industrio. Ĝi estas kvarkarbona branĉohava olefino kaj unu el la kvar izomeroj de la butileno. Sub normalaj kondiĉoj je temperaturo kaj premo ĝi estas brulema senkolora gaso.
Ĝi estas industrie produktita ekde la krakigo aŭ termolizo de la petrolo. La izobutileno separiĝas el aliaj frakcioj per la metodo de Butlerov, kie oni aldonas sulfatan acidon por estigi la terc-butil-sulfonatan acidon.
En la dua etapo oni rekuperas la izobutilenon per hidratigo de la sulfonata acido:
| (CH3)3COSO3H + H2O = |
Sintezo
Sintezo 1
Izobutileno estas sintezebla per senhidratigo de la izobutanolo en ĉeesto de sulfata acido. La reakcio estas favorigita per la varmo:
| 2 |
Sintezo 2
- Izobutileno estas sintezata per kataliza senhidrogenigo de la izobutano laŭ la jena ekvacio:
Sintezo 3
Ankaŭ eblas sintezi izobutilenon per senhidratigo de la terc-butanolo en ĉeesto de sulfata acido:
Sintezo 4
Ankaŭ eblas sintezi izobutilenon per interagado de la halogenido de izobutilo aŭ terc-butilo kaj natria hidroksido:
| 1.Halogenido de izobutilo
2.Halogenido de terc-butilo
|
Sintezo 5
Biologie, izobutileno sintezeblas per fermentigo de la glukozo:
Reakcio
Reakcio 1
Etanolo aldoniĝas al izobutileno por doni la etil-terc-butil-eteron:
Reakcio 2
- Gasfaza oksidado de la izobuteno:
Reakcio 3
- Terc-amila alkoholo povas sinteziĝi per kataliza hidroformiliigo de la izobutileno:[3]
Literaturo
- Chemical Book
- Sittig's Handbook of Toxic and Hazardous Chemicals and Carcinogens, Richard P. Pohanish
- Polymers Derived from Isobutylene: Synthesis, Properties, Application Yuriĭ Aleksandrovich Sangalov, Karl Samoĭlovich Minsker, Gennadiĭ Efremovich Zaikov
- Kent and Riegel's Handbook of Industrial Chemistry and Biotechnology, James A. Kent
- Handbook of Commercial Catalysts: Heterogeneous Catalysts, Howard F. Rase
- Handbook of MTBE and Other Gasoline Oxygenates, Halim Hamid, Mohammed Ashraf Ali
Vidu ankaŭ
- Aleksandr Butlerov (1828-1886)
- Sergej Lebedev (1874-1934)
- Hidrokarbonidoj
- Metano
- Etano
- Etileno
- Acetileno



