Difeomorfio

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En diferenciala geometrio, difeomorfio[1] estas izomorfio inter glataj sternaĵoj: ĝi estas homeomorfio (izomorfio inter topologiaj spacoj) kiu plie konservas la glatan strukturon (t.e. etas glata, kaj havas glatan inverson).

Difino

Se M kaj N estas glataj sternaĵoj, difeomorfio de M al N estas glata bildigo f:MN, kiu estas bijekcio, kies inverso f1:NM estas ankaŭ glata bildigo.

Du glataj sternaĵoj estas difeomorfaj (aŭ, unu estas difeomorfa al la alia) se difeomorfio ekzistas de unu al la alia. Tio estas ekvivalentrilato, kaj tial oni povas difini difeomorfklason de glataj sternaĵoj.

Kvalitoj

La inverso de difeomorfio estas difeomorfio. Ankaŭ, la komponaĵo de du (aŭ finia vico de) difeomorfioj estas difeomorfio. La identa bildigo sur glata sternaĵo estas triviale difeomorfio.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj