Benzoila klorido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Benzoila klorido aŭ C7H5ClO estas organika kloroderiva kombinaĵo, senkolora fumeganta likvaĵo kun irita odoro, ĉefe uzata en la produktado de aromataj peroksidoj kiuj estas krudmaterialoj en la preparado de tinkturoj, parfumoj, farmaciaĵoj kaj rezinoj. La benzoilaj derivaĵoj estis esplorataj en 1832 de la germanaj kemiistoj Justus von Liebig (1803-1873) kaj Friedrich Wöhler (1800–1882) kiuj trovis evidentecon pri la ekzisto de la benzoila radikalo en la amaraj semoj de la migdalujo.[4]
Sintezoj
Sintezo 1
- Traktado de benzoata acido kun kvinklorido de fosforo donante kloridan acidon kaj trikloridon de fosforilo:[5]
Sintezo 2
- Traktado de benzoata acido kun klorido de tionilo donante sulfuran duoksidon kaj kloridan acidon:[6]
Sintezo 3
- Sintezo per reakcio de benzoata acido kun klorido de karbonilo donante karbonan duoksidon kaj kloridan acidon:
Reakcioj
Reakcio 1
- Reakcio de Friedel-Crafts: Klorido de benzoilo reakcias kun benzeno por doni dufenil-ketonon:
Reakcio 2
- Klorido de benzoilo reakcias kun natria peroksido por doni benzoatan acidon kaj natrian kloridon:
Reakcio 3
- Klorido de benzoilo reakcias kun amoniako por doni benzamidon kaj amonian kloridon:
Reakcio 4
- Benzoato de kolesterila estas likva kristalo malkovrita en 1888 de la aŭstra kemiisto Friedrich Reinitzer (1857-1927), kiu estis la unua kiu malkovris ke unu materialo posedas ion similan rilate al du malsamaj fazo-transiĝoj. En la unua transiĝo ĉe Ŝablono:GdC la materialo iĝas opaka likvaĵo. Kiam pluvarmigite, ĝi iĝas travidebla ĉe Ŝablono:GdC. La intera fazo estis pli malfrue nomata likva kristalo. La sekva reakcio okazas en piridina solvanto kun plua refluo. Rekristaliĝo en etila acetato rezultas en blankaj grajnetoj.[7]
Literaturo
- Breckland Scientific Ŝablono:Webarchiv
- Competition Science
- Invitation to Organic Chemistry
- A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences
- Vital Forces: The Discovery of the Molecular Basis of Life
- Biographical Encyclopedia of Scientists