Acetilcisteino
| Acetil-cisteino | |
| Plata kemia strukturo de la Acetil-cisteino | |
| Tridimensia kemia strukturo de la Acetil-cisteino | |
| Alternativa(j) nomo(j) | |
| |
| Kemia formulo | |
| CAS-numero-kodo | 616-91-1 |
| ChemSpider kodo | 11540 |
| PubChem-kodo | 12035 |
| Merck Index | 15,83 |
| Fizikaj proprecoj | |
| Molmaso | 163.195 g·mol-1 |
| Fandpunkto | 109 °C |
| Acideco (pKa) | 8.5 |
| Solvebleco | Akvo:Tute solvebla |
| Mortiga dozo (LD50) | 180 mg/kg (buŝe) |
| Sekurecaj Indikoj | |
| Riskoj | R36/37/38 [1] |
| Sekureco | S22 S24/25 |
| Pridanĝeraj indikoj | |
| Danĝero Ŝablono:Danĝerosimboloj | |
| GHS etikedigo de kemiaĵoj | |
| GHS Damaĝo-piktogramo | |
| GHS Signalvorto | Averto |
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | Ŝablono:H-Frazoj[2] |
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | Ŝablono:P-Frazoj |
(25 °C kaj 100 kPa) | |
Acetil-cisteino estas mukoliza medikamento ĉefe uzata en la traktado de trodozo da paracetamolo kaj por maldensigo de la dika muko ĉe individuoj kun kista fibrozo aŭ kronike obstrukca pulmo-malsano. Ĝi estas prenata intravejne, buŝe aŭ per inhalado. Kelkaj personoj uzas ĝin kiel dieta suplemento.
Acetil-cisteino estas solida substanco alte solvebla en akvo, etanolo, dumetil-sulfuroksido, varma izopropanolo kaj metila acetato. Ĝi estas nesolvebla en duetila etero kaj kloroformo. Acetil-cisteino estas uzata de la korpo en la konstruado de antioksidigaj substancoj, kiuj estas vitaminoj, mineraloj, kaj aliaj nutraĵoj kiuj protektas kaj riparas ĉelojn kontraŭ damaĝoj.
Kiel dieta suplemento, acetil-cisteino agas kiel protektanto de la hepato. Estas evidentaĵoj ke ĝi povas helpi urinan vezikon aŭ preventi neŭrologaj damaĝoj kaŭzataj de kelkaj drogoj. Acetil-cisteino ankaŭ uzatas en kazoj de venenado per karbona unuoksido. Ĝi same usatas kontraŭ brusto-doloro, blokado de la gala dukto ĉe infanoj, Amiotrofa lateralsklerozo, malsano de Alzheimer, alergiaj reakcioj al la anti-konvulsia farmaciaĵo fenitoino, kaj en kazoj de okulinfekto konata kiel keratokonjunktivito.
Aliaj aplikoj de la acetil-cisteino estas ĉe la reduktado de tipo da kolesterolo konata kiel lipoproteino, niveloj de homocisteino (kun ebla risko-faktoro por koratako) kaj risko de koratako kaj apopleksio en pacientoj kun serioza renmalsano.
Sintezo
Acetil-cisteino estas preparata per acetiligo de la cisteino en ĉeesto de acetata anhidrido:[3]
Literaturo
- Chemical Book
- Handbook of Preservatives, Michael Ash
- Nurse's Drug 2009, Jones & Bartlett Publishers
- Drugs in Pregnancy and Lactation: A Reference Guide to Fetal and Neonatal Risk, Gerald G. Briggs, Roger K. Freeman, Sumner J. Yaffe
- The Australian Drug Guide: Every Person's Guide to Prescription and Over-the ..., Jonathan Upfal
- Asthma and COPD: Basic Mechanisms and Clinical Management, Peter J. Barnes,Jeffrey M. Drazen, Stephen I. Rennard, Neil C. Thomson
Vidu ankaŭ
- Cisteino
- Metil-cisteino
- Metionino
- Antioksidanto
- Glutationo
- Glutamata acido