Acetamido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ŝablono:Vidu ankaŭ Ŝablono:Tabela informkesto
Acetamido aŭ etanamido estas plej simpla amido derivata el la acetata acido, senkolora higroskopa solidaĵo kun mucida odoro. Ĝi estas neakordigebla kun fortaj acidoj, fortaj oksidigaj agentoj kaj fortaj bazoj. Acetamido estas ĉefe uzata kiel solvanto, plastiganto, humidiga kaj penetriga agento.
Acetamido estas milde irita al homa haŭto dum longedaŭra ekspozicio. Laboratoriaj eksperimentoj elmontras ke akuta ingestado povas kaŭzi moderan toksecon. Ripeta ingestado povas kaŭzi hepato-tumorojn. Ĝi estas antaŭaĵo de la tioacetamido.
| Bonvolu ne konfuzi... | |
| Ili estas izomeroj sed malsimilas en la pozicio tie kie la metila grupo ligiĝas al formiamida kaj karboksamida grupoj, en la unua la metila grupo estas ligita al la nitrogenatomo de la formiamida grupo, en la dua konfiguracio ĝi ligiĝas al la karbonatomo de la karboksamida grupo. | |
Sintezoj
Sintezo 1
- Acetamido estas preparata per senhidratigo de la amonia acetato:
Sintezo 2
- Acetamido ankaŭ sintezeblas per hidratigo de la acetonitrilo:
Sintezo 3
Acetamido ankaŭ prepareblas per interagado de la acetila klorido kaj amoniako:
Reakcio
Reakcio 1
- Pro la amfotera karaktero de la acetamido, ĝi reakcias kun fortaj neorganikaj acidoj por estigi malstabilajn salojn, tian kian la acetamido-hidrokloridon:
Reakcio 2
Acetamido ankaŭ reakcias kun kalia hidroksido estigante acetamido-kalion kaj akvon:
Literaturo
- Organic Syntheses
- Chemical Book
- Small Animal Toxicology, Michael Edward Peterson, Patricia A. Talcott
- Hazardous Chemicals: Safety Management and Global Regulations, T.S.S. Dikshith
- Progress in Botany: Genetics Physiology Systematics Ecology, Karl Esser,Ulrich Lüttge,Wolfram Beyschlag,Jin Murata
- Handbook of Chemicals and Safety, T.S.S. Dikshith
Vidu ankaŭ
- Amidoj
- Acetamidino
- Acetoacetamido
- Tioacetamido
- Acetamidino
- Amonia acetato
- Amonia klorido
- Acetilcisteino
- Fenil-acetamido
- Kloro-acetamido
- Fluoro-acetamido
- Cianoacetamido