Vektora fasko

El testwiki
Revizio de 20:55, 6 jan. 2025 fare de imported>Kani (Ekzemploj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je geometrio kaj analitiko, vektora fasko[1] estas fibra fasko, kies fibroj portas la strukturojn de reelaj vektoraj spacoj.

Difino

Se B estas sternaĵo, kaj k estas nenegativa entjero, vektora fasko de rango k super B konsistas el la jena dateno:

Tio devas plenumi la jena aksiomon (lokan trivialecon):

  • ekzistas malfermita kovrilo (Ui)iI de B tia ke, pri ĉiu iI, ekzistas homeomorfio ϕi:Ui×kπ1(Ui) kiu plenumas la jenajn du postulojn:
    • (akordo kun projekcio) πϕi(x,v)=x pri ĉiu (x,v)Ui×k
    • (lineareco) pri ĉiu xUi, la bildigo vϕ(x,v) estas izomorfio inter reelaj vektoraj spacoj k kaj π1(x) (t.e. bijekcia lineara transformo).

Se E kaj B estas glataj sternaĵoj kaj la ĉi-supraj bildigoj estas ankaŭ glataj, do oni difinas glatan vektoran faskon.

Ekzemploj

Ĉiu glata sternaĵo M havas la tanĝan faskon TM, kiu estas glata vektora fasko, kies rango estas sama kiel la dimensio de la sternaĵo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projektoj