Linalila formiato
Linalila formiato aŭ metanato de linalilo estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj linalolo, senkolora aŭ flaveca modere stabila likvaĵo kun agrabla odoro, uzata kiel odorigagento kaj gustigagento en la fabrikado de parfumoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer en ĉeesto de sulfata acido kiel katalizilo. Linalila formiato estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj en la plejmulto el la organikaj solvantoj.
Linalila formiato ankaŭ uzatas kiel solvanto por farboj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe alta por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado per traktado de formiata acido kaj linalolo:
Sintezo 2
- Preparado per traktado de formiata anhidrido kaj linalolo:
Sintezo 3
- Preparado per traktado de linalila klorido kaj formiata acido:
Sintezo 4
- Preparado per interagado de natria formiato kaj linalila klorido:
Sintezo 5
- Reakcio de transesterigo inter linalila acetato kaj metila formiato:
Sintezo 6
- Per transigo de la linalila radikalo inter linalila benzoato kaj formiata acido:
|
linalila benzoato+formiata acidolinalila formiato+benzoata acido |
Reakcioj
Reakcio 1
- Hidrolizo de la linalila formiato:
Reakcio 2
- Sapigo de la linalila formiato:
Reakcio 3
- Reduktigo de la linalila formiato:
Reakcio 4
- Per transesteriga reakcio inter linalina formiato kaj anizila cinamato:
Reakcio 5
- Reakcio kun klorida acido: ':
Literaturo
- Perflavory
- Ventós
- FooDB
- Fenaroli's Handbook of Flavor Ingredients
- Monographs on Fragrance Raw Materials
- Common Fragrance and Flavor Materials: Preparation, Properties and Uses
- Common fragrance and flavor materials